La 7-an de julio alvenas la sunperiodo Modera Varmo. Ĝi anoncas la plej varman periodon de la jaro. Estas onidiro, ke "ŝafsupo de la periodo gardas vin kontraŭ malsano". La kutimo daŭras en suda Shandong-provinco kaj norda Jiangsu-provinco.
Kutime rekomendataj someraj manĝaĵoj estas tiuj malgrasaj kaj kun milda gusto. Do kial manĝi vaporumitan ŝafsupon en varmega tago? Unue, somera ŝafo estas malgrasa kaj havas malfortan odoron. Due, oni kredas, ke varmigita ŝafaĵo estas ŝvitiga, kaj tio helpas la ellasadon de humideco kaj malvarmeco el homa korpo.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat