Japanoj spertis ĉinan kulturan heredaĵon en Ruian

BY:Rafael Henrique ZerbettoJuly 4, 2025

De la 28-a ĝis la 30-a de junio mi vizitis la urbon Ruian de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio, por sperti la ĉinan kulturan heredaĵon kune kun japanaj premiitoj de la evento Panda Pokalo, kiuj gajnis vojaĝon al Ĉinio por sperti la kulturan heredaĵon de Ruian.


Ĉina spertulo pri la tradicia ĉina metiarto (maldekstre) helpas japaninon en farado de papera rondventumilo.


La esekonkurso Panda Pokalo


Kunorganizita de la Azi-Pacifika Centro de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, la ĉina ambasadorejo en Japanio kaj la Japana Asocio por Scienco, la esekonkurso Panda Pokalo instigas japanajn junulojn esprimi siajn vidpunktojn pri Ĉinio. Ĝin povas partopreni japanaj eseistoj kun aĝo inter 16 kaj 35 jaroj, kaj la aŭtoroj de la plej bonaj eseoj estas invititaj al Ĉinio por vizito kaj kulturaj interŝanĝoj. Okazanta ĉiujare jam de 11 jaroj, Panda Pokalo ricevis pli ol 6 000 verkojn de junaj eseistoj el malsamaj regionoj de Japanio kaj invitis 170 premiitojn al Ĉinio por vizito kaj kulturaj interŝanĝoj.


La premidona ceremonio de ĉi-jara konkurso okazis en Pekino la 27-an de junio. En tiu okazo, Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, deklaris, ke la verkoj de japanaj junuloj en tiu konkurso esprimas la sinceran entuziasmon kaj deziron de japanaj junuloj kompreni Ĉinion kaj ankaŭ la deziron, ke la popoloj de la du landoj plifortigu amikecon de generacio al generacio. La ĉi-jaraj premiitoj vizitis ne nur Ruian, sed ankaŭ Chengdu en Sichuan-provinco, sed mi ne akompanis ilin al Chengdu.


Malkovri historian ligon inter Ĉinio kaj Japanio


Tiu ĉi estis mia dua vizito al Zhejiang-provinco. La unua vizito estis en 2021, kiam mi iris al la regiono de la fama monto Tiantai por partopreni Hehe-forumon, kaj tie mi malkovris interesan rakonton pri historia amikeco kaj interŝanĝo inter Ĉinio kaj Japanio.


Hehe estas antikva ĉina koncepto evoluigita en tiu loko, kies esenca ideo estas kombini harmonion kun diverseco. En monto Tiantai de longa tempo pace kaj harmonie kunvivas budhanoj kaj taŭistoj, kaj tie naskiĝis Tiantai-skolo de budhismo, kreita de majstro Zhiyi, unu el la plej gravaj budhismaj majstroj de Ĉinio. Tiantai-budhismo influis la budhisman skolon zenismo, la plej populara en Brazilo, kaj ankaŭ influis la originon de la japana skolo Tendai en la 9-a jarcento. Tiutempe japanaj budhismaj majstroj venis al Tiantai-monto por lerni kaj interŝanĝi kun Ĉinio, profundigante amikecon inter la du popoloj.


Japanaj amikoj ankaŭ entuziasmiĝis pri maŝino, kiu uzas artefaritan intelekton por fari sukerbildojn, dolĉa kultura heredaĵo de Ĉinio.


En Ruian, mi malkovris, kune kun la japanaj junuloj, aliajn spurojn de interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio dum vizito al Yuhailou, loko fama pro sia historia aro da arkitekturaj verkoj konstruitaj en 1888, fine de Qing-dinastio, laŭ ordono de Sun Yiyan kaj lia filo Sun Yirang. La arkitektura aro estas dividita en tri konstruaĵoj, orientitaj laŭ orient-okcidenta akso. Oriente troviĝas la biblioteko Yuhai, kiu estis unu el la kvar plej grandaj bibliotekoj de Zhejiang, kun areo de ĉ. 5 mil kvadrataj metroj. Meze estas Baijin Tao Zhai. Kaj okcidente troviĝas la loĝejo de Sun Yirang.


Antaŭ la biblioteko troviĝas skribaĵo pri ĝia konstruo kaj la origino de la libroj, kie legeblas "libroj venigitaj el oriento trans la maro, multaj el kiuj neniam antaŭe trovitaj en Ĉinio". La frazo rilatas al la fakto, ke familio Sun akumulis grandan kolekton de japanaj libroj, importitaj pere de iliaj komercaj rilatoj kun la urbo Nagasako. Ĉe la koridoro liganta la bibliotekon al la loĝejo de Sun Yirang, troviĝas steleo de Ming-dinastio verkita de la kaligrafia majstro Jiang Ligang. Lia kaligrafia stilo profunde influis sekvajn generaciojn de kaligrafoj kaj li famiĝis ankaŭ en Japanio, kie liaj ideogramoj estis uzataj por la skribaĵoj sur la nacia pordego de la urbo Kioto.


Spertado pri nemateria kultura heredaĵo


Post vizito al Yuhailou, mi kaj la japanoj kune iris al Yishan-Akademio, kie ni konatiĝis kun du el la kvar grandaj inventaĵoj de antikva Ĉinio: Papero kaj printado. Tie majstro Lin Tianju, heredanto de la tekniko pri paperfarado de Wenzhou, gvidis nin en farado de papera rondventumilo de Wenzhou, loka nemateria kultura heredaĵo. Farita el pura morusŝelo, la papero ŝajnis al mi kruda, primitiveca kaj fragila kompare kun moderna papero. Estis memorinda momento por mi havi inter miaj manoj paperon produktitan laŭ tiom antikva tekniko, tiom simila al la unua papero farita en la mondo. La majstro klarigis al ni kiel printi sur la papero laŭ la tekniko de presado per moveblaj lignaj tipoj de la urbo Ruian, bazita sur la tekniko inventita de Bi Sheng dum la dinastio Norda Song (960-1127).


Por presi oni devas unue meti inkon sur la moveblaj tipoj, sur kiuj estis ĉizitaj inversitaj ideogramoj. La tekniko esence similas al stampado, ĉar ambaŭ teknikoj konsistas de transdono de inko el dura surfaco al papero, sed stampado postulas, ke oni metu la stampilon sur la papero, dum en presado oni metas la paperon sur la tabulo kaj sekve premas ĝin por certigi, ke la inko estu transdonita al la papero. Alia diferenco estas, ke stampilo havas fiksan formon, dum la moveblaj tipoj permesas, ke oni rearanĝu kaj anstataŭu la ideogramojn por printi alian tekston.


Mi unue presis tekston sur la papero. Dum tiu proceduro, mi povis vidi la paperon sorbante la inkon kaj refoje premi la lokojn, kie la inko ne estis bone sorbita. Sekve mi bezonis aldoni stampon al la papero, laŭ la ĉina kutimo, kaj dum stampado mi ne povis vidi, ĉu la papero sorbis la inkon aŭ ne, mi nur povis kontroli la daŭron kaj forton de la premo. Sekve ĉiu el ni gluis la paperon sur sia ventumilo kaj fortondis la paperon laŭ la formo de la ventumilo, kaj la rezulto estis ventumilo kovrita de presaĵo kaj stampaĵo sur tradicia papero, kun du tipaj kulturaj nemateriaj heredaĵoj de Ruian kune: La papero kaj la presaĵo.


Prezentaĵo de Nanxi-opero


De tie ni iris al teatrejo por spekti prezentaĵon de Nanxi-opero, opertradicio kreita de Gao Ming (ĉ. 1305-1370), ankaŭ konata kiel Gao Zecheng, operverkisto kaj poeto de Yuan-dinastio naskiĝinta en Ruian. Nanxi-opero estas ŝtat-nivela nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio kaj praformo de Kunqu-operon, kiu poste estigis la Pekinan Operon.


Posttagmeze ni vizitis la vilaĝon Dongyuan, la nura loko en la mondo, kie la tekniko de presado per moveblaj lignaj tipoj estas daŭre heredata. En 2011 tiu tekniko estis sukcese enmetita en la liston de Unesko pri Nemateria Kultura Heredaĵo Bezonanta Urĝan Protekton. Tie ni vizitis muzeon pri tiu prestekniko kaj la atelieron de la heredantoj de tiu tekniko, kie ni povis vidi ilian laboron. La heredantoj presis personecigitajn mesaĝojn por la japanaj gastoj, aldonante iliajn nomojn al la presaĵo.


Mia kunvivado kun la japanaj premiitoj


En Brazilo, mi ĉiam havis la impreson, ke japanoj estas pli fermitaj kaj formalecaj ol ĉinoj. Tiu impreso plifortiĝis, kiam mi venis al Ĉinio kaj malkovris, ke ĉinoj estas tre amindaj kaj helpemaj en la ĉiutaga vivo. Sed tiu ĉi vojaĝo ŝanĝis mian impreson pri japanoj: Kiam mi oficvojaĝas kun nekonatuloj, ĉu ĉinaj, ĉu alilandaj, mi kutime bezonas plurajn tagojn por interkonatiĝi kun ili. Ĉi-foje mi pasigis nur unu tagon kun la japanoj, sed pluraj el ili alproksimiĝis de mi kaj ni entuziasme babilis kvazaŭ malnovaj amikoj.


Tiu, kun kiu mi plej babilis, estas junulino, kiu sidiĝis apud mi dum matenmanĝo, kaj dum babilado ŝi rakontis, ke ŝia patrino estas ĉina, sed ŝi naskiĝis kaj kreskis en Japanio. Pro la deveno de sia patrino, ŝi interesiĝis pri la ĉina kulturo kaj elektis lerni la ĉinan lingvon. Tiu ĉi estis ŝia dua vizito al Ĉinio. Samkiel plejparto de la japanoj, kun kiuj mi interparolis, ŝi vivas en Tokio.


Du japanaj viroj, unu el Tokio, alia el Kioto, interesiĝis pri mi decido veni al Ĉinio kaj mia vivo tie. Ni multe interparolis dum tagmanĝo kaj dum la babilado ili proponis al mi viziti Japanion kaj donis al mi konsilojn pri vizitindaj lokoj en sia lando. Ili ankaŭ esprimis la emon viziti Brazilon kaj faris al mi demandojn pri turismejoj kaj brazila manĝaĵo.


Heredanto de la tekniko de presado per moveblaj lignaj tipoj prezentas sian laboron al japanaj vizitantoj.


Kadre de manĝkutimoj, japanoj ŝatas manĝaĵon kun milda gusto, male ol ĉinoj, kiuj kutime preferas spican manĝaĵon. Tiusence la kuirarto de Zhejiang montriĝis tre taŭga por la japana gusto, ĉar ĝi emfazas la naturan guston de la manĝaĵo, fokusante ne sur spico, sed sur la freŝeco de la ingrediencoj kaj la ekvilibro de malsamaj gustoj.


Mi ankaŭ interparolis kun japana fraŭlino, kiu vivas en Hongkongo de Ĉinio kaj laboras por japana kompanio, kaj ankaŭ kun alia, kiu vivas en Tokio kaj laboras pri verkado de mangaoj (japanstila komikso). Ŝi scias pri la populareco de mangao en Brazilo kaj diris, ke ŝi jam partoprenis kelkajn manga-rilatajn eventojn en aliaj landoj de Azio, sed ankoraŭ ne havis la ŝancon viziti Brazilon.


Vespere ni iris al kultura evento en bela parko, kie ni kune spektis artajn prezentojn kaj foiron pri nemateria kultura heredaĵo. Mi rimarkis grandan entuziasmon de japanaj amikoj pri la ĉina kulturo kaj ilian emon kontribui por plifortigi amikecon inter la du landoj.


El tiu sperto, mi kredas, ke la plej grava konstato estas, ke plifortigo de kulturaj interŝanĝoj inter du popoloj estas esenca paŝo por antaŭenigi kulturadon de paco inter la popoloj de la mondo. Panda Pokalo estigas laŭdindan ekzemplon.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto



































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Espero Food Junc, bazlernejo helpata de ĉina kompanio per Esperanto - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat