La fenomeno Labubu kaj la progreso de ĉina milda povo

BY:Rafael Henrique ZerbettoJuly 3, 2025

En mia artikolo publikigita la 2-an de majo (http://espero.chinareports.org.cn/2025-05/02/content_117853443.htm), mi komentis, ke Ĉinio fariĝis konata kiel monda potenco en sporto, sed spertas grandajn malfacilojn por influi la internacian kulturan scenon, aparte amaskulturon. Ekzemple, kiam Usono firmiĝis kiel mondpotenco, tio estis akompanata ne nur de la firmiĝo de la lando kiel sporta potenco, sed ankaŭ de internaciigo de holivudaj filmoj, rapidmanĝaĵo kaj muzikstiloj kiel ĵazo, popo kaj rokenrolo.


Labubu-rilataj produktoj eksponataj en vendejo de Pop Mart


Komence de la 1990-aj jaroj, kiam Japanio estis rigardata kiel mondpotenco de la estonteco pro la rapida kresko de ĝia ekonomio, brazilaj televidkanaloj elsendis plurajn japanajn animaciojn kaj dramseriojn pri superherooj. Mi havas brazilan amikon en Ĉinio, kiu ankoraŭ nun, jardekoj post tio, daŭre scipovas kanti en la japana la temkanton de unu el tiuj dramserioj. Tiu ekzemplo klare montras la gravecon de milda povo por la publika bildo de iu lando. La japana ekonomio stagnis post tiu momento de rapida ekonomia disvolvo, sed la internacia influo de la lando en la kultura kampo solidiĝis en sektoroj kiel rolkostumado, bildrakontoj kaj animacioj. La Korea Respubliko, siavice, trovis sian lokon en la internacia amaskultura sceno per K-popo kaj la sukceso de kelkaj filmoj kiel Parazito kaj la dramseio Squid Game.


Sed kio pri Ĉinio? Kiel klarigi, ke antikva civilizacio kun kulturo tiom riĉa kaj bunta, kiu dum longa tempo estis la centro de la kultura vivo en la Orienta Azio, ne sukcesas gajni tiom da atentoj en la internacia sceno de muziko, kinarto, pentrarto kaj skulptarto, malgraŭ tio, ke ĝi havas elstarajn artistojn en tiuj kampoj?


Kulturo pri propraj bezonoj de la lando


En multaj interparoloj miaj kun ĉinoj kaj alilandanoj, mi rimarkis, ke multo de la malfacilo de Ĉinio fariĝi konkurenciva en la kampo de amaskulturo originas en la propra kulturo de la lando. La ĉina vorto guanxi (rilatoj) estas esenca por ke ni komprenu tiun fenomenon. Male ol la okcidenta koncepto de networking, pri interhomaj rilatoj efemeraj kaj bazitaj sur komuna klopodo akiri personajn aŭ profesiajn avantaĝojn, la ĉina guanxi postulas longdaŭran sindevigon pri lojaleco kaj fido, kaj tion ĉinoj traktas tre serioze.


Etimologie, la vorto rezultas de kunigo de guan (fermi, kunligi) kaj xi (sistemo), alportante la ideon, ke per sociaj interrilatoj kreiĝas la socia teksaĵo. Tiel kreiĝis unika modelo de sociaj rilatoj kiu estas tipe ĉina, sen ekvivalento en aliaj landoj. Tiu aspekto de la ĉina kulturo dialogas kun elementoj profunde enradikiĝintaj en la lando, kiel taŭismo kaj konfuceismo, filozofiaj doktrinoj, kiuj malkuraĝigas konflikton kaj stimulas antaŭenigon de harmonia kunvivado inter homoj, respekto al maljunuloj kaj observado de etikedo.


La kulturado de guanxi kaŭzas, ke ĉina artisto evitos ŝoki homojn per siaj kreaĵoj, ĉar tiel li riskus sian socian reputacion. Anstataŭe, ĉina artisto kreas per la rimedoj provizataj de jarmila kultura sistemo ekskluziva de Ĉinio kaj fremda al popoloj de okcidenta duonsfero. Kiel rezulto de tio, por kompreni la valoron de ĉinaj artaj kreaĵoj oni unue devas mergi sin en la unika kulturo de la lando. Ekzemple, kiam mi unuafoje spektis prezentaĵon de la Pekina Opero, la sonoj de la muzik-instrumentoj estis ege stranga al mi kaj mi sentis, ke estis malkunordigo de ĝi kun la kanto. Mi bezonis jarojn da esplorado pri historio, simboleco de movoj, kantotekniko, muzikilojn ktp por aprezi tradiciajn ĉinajn operojn, ĉar ili estas kompleksaj kreaĵoj postulantaj grandan lertecon de aktoroj kaj muzikistoj.


Ĉu internacia kultura sceno estas "okcidenteca"?


Estas aparte interese rimarki, ke Japanio kaj la Korea Respubliko, landoj, kiuj en antikveco estis sub forta kultura influo de Ĉinio, nur sukcesis akiri lokon en la internacia amaskultura sceno post trairo de nekompleta procezo de "okcidentigo", kiu sufiĉe rearanĝis la socian teksaĵon de tiuj du socioj por kuraĝigi evoluon de arto orientita al alfrontado de sociaj normoj kaj reguloj. La korea filmo Parazito tre probable estas la plej bona ekzemplo de tio, ĉar ĝi estigas polemikon pri la sociaj kontraŭdiroj de la lando. Ĉina filmo tia tre verŝajne neniam ekzistos, ĉar polemiko estigas konflikton anstataŭ socian harmonion, kaj tio kontraŭas unu el la bazoj de la ĉina civilizacio.


La brazila filmo Elita Trupo furoras tutmonde, montrante realisman bildon de urba gerilo en Rio-de-Ĵanejro.


Tiu voremo de internacia publiko pri kono de la problemoj kaj enaj konfliktoj de iu lando estas malantaŭ la sukceso ne nur de Parazito, sed ankaŭ de kelkaj brazilaj filmoj kiel Elita Trupo kaj Urbo de Dio. Ŝajnas esti silenta interkonsento pri tio, ke ĉiu lando devas montri kaj malferme diskuti siajn problemojn por esti bonvena al la klubo de landoj influaj en internacia amaskulturo. Eble tio klarigas, kial Okcidento insiste klopodas akiri de ĉinoj iu malbona komento pri sia lando, kvazaŭ nur tio povus havi valoron. En interreto abundas filmetoj de ĉinoj en honto post embarasa demando kaj klopodantaj direkti la dialogon al io fruktodona dum la intervjuanto insiste embarasigas la intervjuaton. Pli ol tio, en Brazilo mi ofte aŭdis de artistoj kaj publiko, ke la rolo de arto estas provoki, ŝoki, meti fingron en vundon, eksponi la internaĵojn. Granda parto de la internacie renomaj artistoj havas reputacion ligitan al ribelemo, ekstravaganco, individuismo kaj hedonismo, valoroj malaprezataj de ĉina socio.


En Ĉinio, mi aŭskultis de direktorino de muzika lernejo, ke artistoj devas esti modeloj de bona konduto. Ili ne povas envolviĝi en skandaloj nek stimuli malbonajn kutimojn, kiel drinki kaj fumi. "Ĉinaj gepatroj neniam permesus siajn gefilojn iri al koncerto de iu, kiu malrespektas socian etikedon," ŝi klarigis en tiu okazo.


De tiu tago mi ekrimarkis la grandan fendon apartiganta ĉinajn kaj alilandajn artistojn. Ĉina kultura sceno substrekas heredon de ĉinaj tradicioj, kun pluraj kulturaj heredaĵoj transdonataj de unu generacio al la sekva, kun artistoj serĉantaj inspiron kaj modelojn en la klasikaĵoj profunde ankritaj en la tradicio. Ĉinio havas multajn talentajn artistojn, kiuj kreas mirindajn verkojn, sed laŭ ilia propra maniero, kadre de la valoroj kaj reguloj imponataj de la kultura medio al kiu ili apartenas. Tio levas la demandon: Ĉu internacia amaskultura sceno estas vere inkluziviga kaj malferma?


Estas ankaŭ alia punkto priatentinda. La libro Orientismo, publikigita de Edward Said en la 1970-aj jaroj, montras kiel Okcidento rifuzas vidi Orienton kia ĝi estas, preferante priskribi ĝin kiel ekzota kaj maldisvolviĝinta por tiel legitimi sian hegemoniismon. Stereotipoj estas malnovaj kaj kadukaj, sed restas vivantaj en la epoko de tutmondiĝo.


Unuaj paŝoj de ĉina kulturo al internaciiĝo


Tamen la antaŭaj konsideroj tute ne signifas, ke Ĉinio ne havas amaskulturon kaj ĉinaj artistoj ne havas aliron al internacia arta sceno. Ajna homo vivanta en Ĉinio povas ne nur facile konstati la viglan kulturan vivon de la lando, sed ankaŭ rimarki, ke la lando tre rigardas al si mem. En preskaŭ dek jaroj en Ĉinio mi akompanis, ekzemple, la populariĝon de tradiciaj ĉinaj vestaĵoj, aŭskultis sinsekvajn kantojn kaj muzikistojn, kiuj fariĝis modo en la lando, vizitis ekspoziciojn de ĉinaj pentristoj kaj skulptistoj kaj konis verkojn de nuntempaj kaj pasintaj kaligrafoj.


Mi ankaŭ estis fascinita de la disvolvado de kinarto kaj literaturo de Ĉinio, kaj tio stimulas min pli kaj pli profundiĝi en tiun novan mondon, kiu malfermiĝas antaŭ la okuloj de tiu, kiu elektas vivi en Ĉinio. Sed la ĉina kulturo estas kreata de ĉinoj kaj por ĉinoj.


En la lastaj jaroj mi notis interesan fenomenon: Samkiel ĉinaj firmaoj, tradicie pri la enlanda merkato, nun esploras merkatojn eksterlande, ankaŭ la amaskultura ĉina sektoro donas siajn unuajn paŝojn al internaciiĝo. Mi ekrimarkis tion antaŭ la pandemio, kiam TikTok fariĝis sukcesa eksterlande. En tiu sama epoko, mi konis francan junulinon, kiu ŝategas la ĉinan ŝumarkon Feiyue, kiu profitis sian viziton al Ĉinio por viziti vendejojn de tiu marko kaj aĉeti modelojn netroveblajn en Eŭropo. Kreita en 1950 kiel marko de ŝuoj por praktikado de kungfuo, la marko Feiyue, kun sia retro-minimumista dezajno, populariĝis en la sceno de alternativa modo en Eŭropo.


La fenomeno Labubu


Lastatempe ĉinaj amaskomunikiloj priatentas la populariĝon de la pupeto Labubu de la marko Pop Mart. Ikona kreaĵo de la hongkonga dezajnisto Kasing Lung, Labubu apartenas al serio de monstroj, kiuj miksas elementojn de eŭropaj fabeloj kun tiuj de la ĉina popolkulturo, kun iom da humoro kaj pufeco. Fondita en 2010, Pop Mart furoris en Ĉinio, esplorante la merkatan niĉon de kolektocelaj kaj artaj ludiloj kaj profitis la ondon de surprizaj skatoloj, kiuj fariĝis modo en la lando nelonge post mia transloĝiĝo al Pekino.


Aktorino kun Labubu-ŝlosilingoj ĉe sia valizo en ĉi-jara Ŝanhaja Kinofestivalo


Mi eĉ konis persone la fondinton de Pop Mart, Wang Ning, dum forumo de junaj entreprenantoj. Li estas junulo kun tipaj kutimoj de Z-generacio, kiu tute ne aspektas esti ekzekutivo de granda firmao. Eble ĝuste pro tio, ke li estas tiom juna, ke li sukcesis identigi niĉon de merkato fokusigita specife sur la bezonoj de Z-generacio kaj tiel transformi sian negocon en monda furoro. Pop Mart ankaŭ faras kunkreaĵojn partnerece kun aliaj markoj, kiel Disney, Harry Potter kaj NBA. En 2020 mi havis najbarinon, kiu kutimis aĉeti pupojn de la serio Harry Potter. Ŝi volis havi la tutan kolekton, inkluzive de la raraj pupoj anoncataj en interreto kontraŭ alta prezo.


Labubu estas la plej freŝa komerca fenomeno de Pop Mart. La pupo fariĝis tre ŝatata de konsumantoj en Ĉinio kaj aliaj landoj, kun granda engaĝiĝo ankaŭ en sociaj retejoj, kie filmetoj pri malfermo de surprizaj skatoloj ricevis pli ol kvar milionojn da vidoj en du semajnoj, kaj pli ol 11 mil rilataj produktoj estis trovitaj en la retbutiko eBay. La sukceso de Labubu rezultis en kresko je 160% en la vendoj de Pop Mart kompare kun la pasinta jaro, kun vendokresko eksterlande superanta 470%.


Kun produktoj vendataj en preskaŭ 100 landoj kaj regionoj kaj granda nombro da ŝatantoj, inkluzive de famuloj kiel Rihanna e David Beckam, Pop Mart fariĝs marko de ĉina milda povo en la 21-a jarcento, kontribuante por kreskigi la rolon de Ĉinio en la internacia merkato de kulturaj produktoj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto








































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Handikapuloj "kronas" per kronoj en Nanchang de Jiangxi-provinco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat