Handikapuloj "kronas" per kronoj en Nanchang de Jiangxi-provinco

BY:Xie RuifengJuly 2, 2025

En 1977 Chen Yonghong naskiĝis en vilaĝeto de Nanchang, Jiangxi-provinco, suda Ĉinio. Kiam li estis unujara, li suferis pro poliomjelito kaŭzita de alta febro, kaj liaj kruroj estis permanente atrofiitaj. Post diplomiĝo en teknika mezlernejo, li laboris en multaj lokoj kun lambastonoj. Konstruejoj, konservejoj, elektronik-fabrikoj... Chen Yonghong ŝanĝis multajn laborpostenojn, sed li neniam rezignis: "Mi kredas, ke ankaŭ handikapulo povas prosperi per propra klopodo."






En 2020 Chen Yonghong venis al iu metiarta fabriko en Yiwu, Zhejiang-provinco, kaj lernis pri farado de hararaj ornamaĵoj, inkluzive de krono. Lia diligenteco kaj laboremo kortuŝis la posedanton de la fabriko. Post unujara laborado, Chen Yonghong havis la ideon fondi sian propran entreprenon. En 2021 li revenis al sia hejmurbo Nanchang kaj fondis metiartejon helpe de la loka registaro kaj la fabrik-posedanto. La laborejo prioritate dungas handikapulojn. Chen Yonghong malmuntis la produkt-procezon en programadon, kribran boradon, perlbrodadon, dratbobenadon, punktan boradon kaj aliajn procezojn, kaj ĉiu procezo postulas malsamajn lertecojn, tiel ke la laboro estu taŭga por homoj kun malsamaj limigoj aŭ handikapoj. Li ankaŭ kuraĝis dungitojn, kiuj laboras hejme pro malfacilo iri eksteren.






Pro la bonkvalito de la produktoj, la kronoj produktitaj en la metiartejo estas ŝatataj en Yiwu kaj eksportataj al pli ol dek landoj. Dum plenumado de transmaraj mendoj, Chen Yonghong ankaŭ faras rektan elsendon ĉe la loka handikapula entrepren-bazo, vendante metiaĵojn kaj agrikulturajn produktojn.


Helpe de la loka federacio de handikapuloj, pli ol 40 handikapaj dungitoj laboras por li. "Estas malfacile por handikapuloj trovi laborpostenon, ili certe domaĝos sian laboron," Chen Yonghong diris, "estontece ni mem dezajnos novajn kronojn por akiri pli da mendoj, kio helpos pli da handikapuloj."


Redaktoro: Xie Ruifeng

































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Nanxi-opero de Ruian en Zhejiang-provinco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat