Movebla presado per lignopecoj

BY:Rafael ZeerbettoJune 30, 2025

Inventita de Bi Sheng ĉirkaŭ la jaro 1040, dum la dinastio Norda Song (960-1127), la tekniko de movebla presado per lignopecoj estas unu el la kvar grandaj inventoj de Ĉinio, kune kun pulvo, papero kaj kompaso. Kompare kun la malnova prestekniko de Tang-dinastio (618-907), kio postulis unu tutan lignoblokon por ĉiu paĝo, la tekniko de moveblaj pecoj ebligas redaktadon de la teksto presota kaj post presado oni povas reuzi la tipojn. La vilaĝo Dongyuan de la urbo Ruian en la provinco Zhejiang de Ĉinio, estas la nura loko, kie la tekniko de presado per lignaj moveblaj tipoj daŭre estas heredata pro sia historia kaj kultura graveco. En 2011 tiu tekniko estis sukcese enmetita en la liston de Unesko pri Nemateria Kultura Heredaĵo Bezonanta Urĝan Protekton.






Verkis kaj fotis: Rafael Zeerbetto


































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Sukcesa brazila Junia Festo en Pekino - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat