Prezidanto Xi Jinping: Ĉinio kunlaboros kun Centra Azio por protekti internacian justecon

BY:Xie RuifengJune 19, 2025


La 17-an de junio en la dua Ĉin-Centrazia Pintkunveno en Astano, kazaĥa ĉefurbo, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio pretas kunlabori kun centraziaj landoj por protekti internacian justecon kaj kontraŭstari hegemonismon kaj potencpolitikon.


Li diris: "Ĉinio kaj la kvin centraziaj landoj kune formis la ĉin-entrazian spiriton, kiun karakterizas reciproka respekto, reciproka fido, reciproka profito, reciproka helpo kaj strebado al komuna modernigo per altkvalita disvolviĝo."


Li ankaŭ diris, ke ne ekzistas gajnintoj en tarifaj kaj komercaj militoj, kaj ke unuflankismo kaj protektismo damaĝas ĉiujn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Esplorbazo de Grandaj Pandoj en Chengdu - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat