Ĉina vicĉefministro He Lifeng diris, ke Usono devas solvi komercajn disputojn kun Ĉinio per egala dialogo kaj reciprok-profita kunlaboro.
Li diris, ke Ĉinio reasertas, ke Usono devas labori kun Ĉinio por teni siajn vortojn per agoj kaj montri sincerecon en plenumado de promesoj kaj konkretajn klopodojn al efektivigo de konsento, por kune protekti la malfacile gajnitajn rezultojn de la dialogo.
Li faris la rimarkojn en la unua kunveno de la mekanismo pri ĉin-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo okazigita en Londono kun la usona ĉefreprezentanto, ministro pri financo Scott Bessent, usona ministro pri komerco Howard Lutnick kaj usona komerca reprezentanto Jamieson Greer.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat