La 10-an de junio ĉina internacia komerca reprezentanto kaj vicministro pri komerco Li Chenggang diris, ke Ĉinio kaj Usono principe konsentis pri la kadro por efektivigo de la konsentoj atingitaj de la du ŝtatestroj dum ilia telefona interparolo la 5-an de junio kaj dum intertraktado en Ĝenevo pasintmonate.
Li faris la rimarkojn en la informado al raportistoj post la unua kunveno de la mekanismo pri ĉin-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo en Londono. Li diris, ke la ĉina kaj usona teamoj faris "profesiajn, raciajn, profundajn kaj sincerajn" diskutojn pri ekonomio kaj komerco.
Li esprimis esperon, ke la progreso de la londona kunveno helpos plifortigi konfidon inter Ĉinio kaj Usono, kaj plu antaŭenigi la stabilan kaj sanan disvolviĝon de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat