Alvenis la Drakoboata Festo en la 31 de majo, kaj la tradiciaj drakboataj remkonkursoj okazis en multaj lokoj. Lastatempe la video pri infana drakoboata konkurso de iu infanĝardeno en Guangdong-provinco, Ĉinio, fariĝis populara en la interreto.
Ĉi-jare estas jam la tria fojo, ke la infanĝardeno okazigis infanan drakoboatan remkonkurson. Por plenumi la petojn de la infanoj, ĉi-jare oni aldonis novan boateton, kaj estiĝis kvar teamoj (du knabaj kaj du knabinaj). Ankaŭ pliiĝis raŭndoj de konkursoj. Krom tio, estis enkondukitaj ankaŭ duelkonkurso kaj konkurso de miksita konsisto el knaboj kaj knabinoj.
La geknaboj tre ŝatas la aktivecon. Ili ekzercadis sin ĉiutage hejme kaj ĉiam atendis la akvan trejnadon. La partopreno en la konkurso instruis al ili sindediĉon, penadon kaj persiston.
Pri la sekureco, estro de la infanĝardeno diris, la konkurso okazas en naĝejo kun akvoprofundeco de 60 centimetroj. Volontuloj vestataj en flavaj veŝtoj distanciĝis de siaj kolegoj je kelkaj metroj por gardi la sekurecon de la infanoj.
Iuj retanoj diris: "La aktiveco estas signifoplena. La infanoj povas heredi la tradician kulturon kaj samtempe ekzerci siajn korpojn kaj kultivi kiel alfronti defion." Aliaj diris: "La Drakoboata Festo renkontiĝas kun la Internacia Tago de Infanoj, kaj la remkonkurso taŭgas por la infanoj. Ili estas tre amindaj!"
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat