Shaanxi: Noviga kunlaboro sur sltnivela platformo laŭ Silka Vojo

BY:Xie RuifengJune 6, 2025

De la 21-a ĝis la 25-a de majo, la 9-a Internacia Ekspozicio de la Silka Vojo kaj Foiro de Ĉina Orient-Okcidenta Kunlaboro, Investo kaj Komerco okazis en Xi'an de la provinco Shaanxi. Kun la temo "integriĝo de la Silka Vojo kaj malferma kunlaboro", la ekspozicio altiris 260 eksterlandajn invititojn el pli ol 40 landoj kaj regionoj, inkluzive de Italio, Malajzio, Azerbajĝano, Kataro, Kamboĝo, Alĝerio, invititojn de 29 ministerioj, ŝtataj entreprenoj, asocioj, kaj reprezentantojn de 29 provincoj (aŭtonomaj regionoj kaj municipoj) de Ĉinio. La nombro de vizitantoj al realaj kunvenejoj superis 225 000, kaj la nombro de retejaj klakoj al la ekspozicio superis 8.1 milionojn, kaj la nombro de partoprenantoj kaj la diverseco de eksponaĵoj atingis novan maksimumon.



En la zono de altnivelaj produktoj de la Silka Vojo, rusa mielo, pakistanaj lignomebloj... ĉio ravis la publikon. La zono altiris 158 partoprenantojn el 46 landoj kaj regionoj sur la ses kontinentoj kun miloj da specialaj produktoj, kaj la nombro de partoprenantoj pliiĝis je 116%.


La ekspozicio unuafoje aranĝis zonon pri malalt-altituda ekonomio, kun kvin subzonojn por la novaj atingoj en tiu ĉi kampo. La zono starigis plurajn spertejojn por alporti mergecan sperton al la publiko. En la zono pri transportado, diversaj prezentoj de senŝoforaj veturiloj interesas la publikon. En la zono pri kulturo kaj turismo, la publiko povas ĝui grandskalajn muzikalojn, aŭ spekti artojn de nemateriaj kulturaj heredaĵoj kiel novjaraj pentraĵoj sur lignotabuloj el Fuoshan de Guangdong, porcelanaj gravuraĵoj el Shaanxi, pajlaj pentraĵoj el Pucheng de Shaanxi kaj tiel plu.


Partoprenantoj deziras efektivigi pli da projektoj kaj kunlaboraj kontraktoj, tio estas ankaŭ la celo de la ekspozicio. La datumoj jam atestas la fruktodonajn rezultojn de la ekspozicio: Ekde la okazigo de la ekspozicio, la totala investo de 56.776 miliardoj da usonaj dolaroj estis subskribita en kontraktoj por eksterlande financaj projektoj, kaj la totala investo de 9 713.925 miliardoj da juanoj estis subskribita en kontraktoj por enlandaj kunlaboraj projektoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Trezoroj de Shang-dinastio de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat