La Drakboata Festo, Printempa Festo, Qingming-festo kaj Mezaŭtuna Festo estas la kvar gravaj tradiciaj festoj por ĉinoj. Koncerna registro estas trovebla en klasikaĵo antaŭ malpli ol du mil jaroj, sed la festokutimoj aperis multe pli frue.
Menciinde, la festo estas la unua ĉina festo tutmonde agnoskata de UNESKO kiel nemateria kultura heredaĵo.
Deveno de la Drakboata Festo
La Drakboata Festo de Ĉinio estas ankaŭ konata kiel Duanwu-festo (antaŭe oni esperantigis ĝin kiel "Duobla Kvino"), ĉar antikvaj ĉinaj kleruloj kutimis diri la komencajn tagojn en ĉiu monato kiel "duan" (komenco), kaj "wu" prononce similas al "kvin" kaj signifas "mezon", do la nomo de la festo "Duanwu" portas la signifon "komenca(j) tago(j) de jarmezo" (en la kvina tago de la kvina monato). Tiu ĉi nomo aperis antaŭ ĉirkaŭ 2 000 jaroj. (Sed nun ni simple esperantigas ĝin kiel "Drakboata Festo", alie ni devas aldoni ege multajn klarigojn rilatajn al tradicia ĉina kalendaro, tempokalkula sistemo ktp.)
Drakboata Festo estas festo pri homa sano en antikveco. Kial? La festo falas en la kvinan tagon de la kvina monato laŭ la tradicia ĉina kalendaro. Antikvaj ĉinoj rimarkis, ke malsanoj estis precipe oftaj en junio (tradicie, la kvina monato), ĉar de tiam komenciĝas varma vetero kaj aktivas moskitoj, muŝoj kaj aliaj insektoj, ankaŭ venenaj bestoj, kiel serpento, skolopendro kaj skorpio, iĝas pli aktivaj dum tiuj tagoj, minacante homan sanon kaj eĉ vivon. Por protekti sin kontraŭ la danĝeroj kaj malhelpi malsanojn, antikvaj homoj pendigis artemiziajn foliojn kaj kunportis parfumajn saketojn por forpeli venenajn insektojn kaj bestojn.
Moroj de la Drakboata Festo
1. Artemizio kaj aromsaketo
Supremenciite, la kutimoj de antikvuloj kiel pendigi artemiziofoliojn, fari kaj kunporti saketojn, trinki realgaran vinon ktp celas restigi al si sanon kaj eviti malsanojn dum tiu ĉi periodo. Kaj la plej grava ingredienco estas artemizio.
La kutimo pendigi artemiziajn foliojn sur pordoj en Drakboata Festo komencis en la 5-a jarcento p.K., kun la celo forpeli malbonojn. Artemizio havas fortan aromon, ĝiaj folioj, rikoltitaj ĉirkaŭ la festo, havas la plej multan sublimadan oleon kaj evidentan efikon por forpeli insektojn. Do homoj pendigas ilin sur pordon kaj la korpon por refreŝigi sin kaj gardi sin kontraŭ moskitoj. Samtempe, la ago estas formo esprimi la bondeziron, ke homoj estu sanaj. Krom roli kiel speciala ornamaĵo de la festo, artemizio ankaŭ estas sanigilo por homoj en ordinara tempo. Ĝi estas terapia metodo. Oni bruligas sekigitajn artemiziajn foliojn kaj per la varmo stimulas iujn akupunkturajn punktojn aŭ specifajn partojn de la korpo, kaj tiel ĝustigas malordon de homa korpo por resaniĝi aŭ eviti malsanojn. En la pasinta jardeko, la bonefikoj de moksadaj bastonoj, moksadaj varmigiloj kaj aliaj rilataj produktoj estas jam vaste konataj.
En la lastaj kelkaj jaroj, novaj artemiziaj pordopendaĵoj populariĝis. Fasko da artemiziaj folioj kostas nur kelkajn juanojn, sed aldoninte aliajn freŝajn florojn, la prezo tuj altiĝas kelkoble. Ankaŭ artemiziaj girlandoj estas bone vendataj. Girlando ne estas kutima ornamaĵo sur hejma pordo, sed ĝi estas same bone vendata. tio signifas, ke ĉinaj junuloj ne nur amas la tradician kulturon de la festo entenata en la ornamaĵoj, sed ankaŭ donas al ili novecon per sia propra estetiko, donante al tiu ĉi tradicia festo novan viglecon.
La ingredienco en la saketo inkludas ne nur artemiziajn aĵojn sed ankaŭ aliajn aromaĵojn. Farantoj elektas, mezuras, muelas kaj metas ilin en la saketon, aŭ laŭplaĉe aĉetas saketojn kun malsamaj odoroj kaj aspektoj.
2. Realgara vino
Realgara vino estas farita el muelita realgaro, antikvaj ĉinoj kutimis meti realgaran pulvoron en alkoholaĵon por trinki ĝin dum la Drakboata Festo por forpeli malbonon kaj eviti malsaniĝon. Ĉi tiu kutimo estis tre populara en la regiono de Jangzio. Realgaro estas mineralo, kies ĉefa komponanto estas arsenika sulfido kaj enhavas hidrargon. La realgara vino ne devas esti longtempe trinkata, ĉinoj konas tion bone. Tia vino havas la efikojn sterilizi kaj forpeli insektojn, povas esti uzata por trakti haŭtmalsanojn. Por infanoj, plenkreskuloj ŝmiras realgaran vinon sur iliajn fruntojn, orelojn, nazojn, manplatojn kaj plandojn por desinfekti kaj preventi malsanojn. Ŝprucigi realgaran vinon ĉe ĉambraj anguloj, sub la liton ktp povas forpeli insektojn.
3. Drakboato kaj zongzi-o
Estas multaj moroj pri la festo, kaj la ĉefaj du estas manĝado de zongzi-o (piramid-forma manĝaĵo farita el glueca rizo envolvita en bambuajn aŭ fragmitajn foliojn) kaj drakboata konkurso. Ili multe koncernas al la antikva poeto Qu Yuan.
Qu Yuan (ĉ. 340 a.K.-ĉ. 278 a.K.) estis la unua granda patriota poeto en la historio de la ĉina literaturo. Qu Yuan kreis novan literaturan stilon de Ĉinio kaj multe pliriĉigis la esprim-povon de la ĉina poezio, kreante vastan novan kampon en poezio de la antikva Ĉinio. En 1953 Qu Yuan estis rekomendita kiel unu el la famaj personoj de la monda kulturo, honorita per vasta rememorado. Qu Yuan estis eminenta reprezentanto de romantikaj poetoj. Liaj verkoj karakteriĝas per belaj vortoj, senbridaj imagoj kaj mirindaj metaforoj, kaj la profunda enhavo tiel fariĝis unu el la fontoj de la ĉina literaturo.
Kio okazis al Qu Yuan? Qu Yuan estas patriota poeto. Li enoficiĝis kiel kortegano de tiama reĝo de la regno Chu (?-223 a.K.). Por ke lia regno ne estu konkerita kaj okupita de tiama malamika regno Qin (ĝuste tiu ĉi regno sukcese unuigis tiaman Ĉinion kaj kreis la unuan ĉinan feŭdan dinastion de Qin), li multfoje admonis, sed la ŝtatoficistoj favoritaj de la reĝo kaj subaĉetitaj de la regno Qin kune ekziligis lin al fora loko ĉe la rivero Miluo. Finfine, kiam li aŭdis, ke la ĉefurbo de la regno Chu estis detruita de Qin, li korŝire verkis sian lastan poemon kaj sin ĵetis en la riveron Miluo.
Laŭ la popola legendo, post kiam Qu Yuan sin mortigis en la rivero, lokanoj amasiĝis sur la rivero per boatoj, celante trovi la patrioton. En la sekvaj du mil jaroj, tio fariĝis ege ŝatata sporto de diversaj etnoj en la lando kaj nun jam popularas eksterlande. Kaj pro tio, ke ĉinoj ŝatas ornami siajn boatojn per draka formo, oni nomas la boatojn "drakboato" -- jen la nomo de la festo. La lokanoj fine ne trovis Qu Yuan, do por ke fiŝoj ne mordu kaj formanĝu la kadavron de la granda poeto, homoj faris zongzi-ojn kaj ĵetis ilin en la riveron. Tiel ĉinoj havas la kutimon manĝi zongzi-on dum la festo.
Zongzi-o estas tipa manĝaĵo de la Drakboata Festo, farita el glueca rizo kun diversaj farĉoj, kaj pakita per folioj de bambuo, fragmito aŭ aliaj plantoj. En antikveco, zongzi-o aspektis kiel bova korno. Antaŭ pli ol 1 700 jaroj zongzi-o fariĝis speciala manĝaĵo de la Drakboata Festo. Nun plej oftaj zongzi-oj estas triangulaj kaj kvarangulaj, krome estas ankaŭ pintaj, turformaj, tubformaj kaj aliaj.
Pro malsamaj klimatoj kaj manĝkutimoj en diversaj lokoj, zongzi-oj dividiĝas en la gustoj norda kaj suda. Zongzi-oj en suda Ĉinio ĉefe estas salaj kaj en norda Ĉinio dolĉaj. Suda regiono estas riĉa je materialoj, do zongzi-aj farĉoj estas buntaj, kiel freŝa porkaĵo, salita ovoflavo, salita porkaĵo, ŝinko kaj salikoko. La dolĉaj zongzi-oj en la nordo entenas jujubojn, fazeolojn kaj aliajn dolĉaĵojn, kaj foje estas arakido, nukso, fabo kaj rozpetalo... Ekzistas ankaŭ tute senfarĉa zongzi-o, oni manĝas ĝin kun sojo aŭ sukersuko.
En septembro 2009, Unesko aprobis la ĉinan Drakboatan Feston kiel mondan nematerian kulturan heredaĵon. Do la festo fariĝis la unua ĉina festo tutmonde agnoskata kiel nemateria kultura heredaĵo. La evento igis pli da homoj koni la feston kaj ekhavi la koncepton de heredigo pri la tradicia kulturo.
Kial la Drakboata Festo estis enmetita en la listo de la Monda Nemateria Kultura Heredaĵo? Ĉar ĝi baziĝas sur la profundaj kulturaj ecoj, historia valoro kaj popola diverseco. Ĝi integras astronomion, kalendaron, medicinon kaj oferriton. Ĝia kerna spirito estas patriota amo, ekzemple la lojala animo de Qu Yuan kaj la nacia unuiĝeco transdonita, per kutimoj kiel drakoboatumo kaj manĝo de zongzi-oj, de generacio al generacio. Ĝi jam fariĝis la komuna spirita riĉaĵo de la homaro, trans la limojn de regiono kaj tempo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat