Ekde la 1-a de junio, civitanoj de Argentino, Brazilo, Ĉilio, Peruo kaj Urugvajo povos viziti Ĉinion por negocoj, turismo, familia vizito, interŝanĝoj kaj trafiko, kun maksimuma restado de 30 tagoj. La aldono de tiuj kvin sudamerikaj landoj al la unuflanka senvizpolitiko de Ĉinio estis anoncita tuj post la okazigo de la Kunveno Ĉinio-CELAC (Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj).
La unuflanka senvizpolitiko de Ĉinio estis elpensita post la fino de la pandemio de KOVIM-19 kiel maniero por rapidigi la renormaliĝon de la turisma sektoro, sed lastatempe ĝi ankaŭ montriĝis efika maniero faciligi kaj profundigi interŝanĝojn kun aliaj landoj de la tuta mondo. La listo de landoj, kies civitanoj rajtas senvize viziti Ĉinion dum maksimume 30 tagoj ankaŭ entenas la jenajn landojn: Andoro, Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Brunejo, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Islando, Irlando, Italio, Japanio, Kipro, Korea Respubliko, Kroatio, Liĥtenŝtejno, Litovio, Luksemburgio, Malajzio, Malto, Monako, Montenegro, Nederlando, Norda Makedonio, Norvegio, Nov-Zelando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio kaj Svislando.
Se vi bezonas viziti Ĉinion por alia celo aŭ resti pli longe ol 30 tagoj, tiukaze vi daŭre devas peti vizon al la ĉina konsulejo plej proksima al via hejmo. Atentu pri tio, ke por labori en Ĉinio vizo estas nepre bezonata.
Politiko anoncita en oportuna momento
Tiu politiko venis en tre oportuna momento por brazilanoj. En la lastaj jaro, la kresko de interŝanĝoj inter la du landoj estis iugrade bremsita de la vizpetaj proceduroj. Pasintjare, ekzemple, du orkestroj de brazilaj junuloj el malriĉaj komunumoj vizitis Ĉinion por koncerti. Imagu kiom granda laboro estas peti vizon por ili ĉiuj, kaj kiom kostas tio? Ili sukcesis veni nur pro tio, ke ili estis sponsorataj de grandaj ĉinaj firmaoj. Sed estas multaj aliaj homoj ligitaj al brazilaj sociaj projektoj, kiuj foje havas ŝancon veni al Ĉinio por speciala evento aŭ aktivaĵo kaj ne sukcesas pro la kosto aŭ burokrataĵoj. Alia problemo estas la tempo: Foje la ŝanco veni al Ĉinio aperas lastmomente kaj la tempo ne sufiĉas por plenumi burokrataĵojn rilatajn al vizakiro.
Pasintjare, okaze de vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Brazilo, ambaŭ landoj interkonsentis pri reciproka estigo de 10-jara vizo por negocoj. Tiu vizo daŭre estas alloga por homoj, kiuj ofte vojaĝas por negocoj, ĉar ĝi permesas al ili resti pli longe en Ĉinio en ĉiu vojaĝo, dum la senviza politiko faciligos vojaĝojn de reprezentantoj de malgrandaj entreprenoj kaj ekfirmaoj.
Dum miaj jaroj en Ĉinio, mi konis plurajn eksterlandanojn venintaj al la lando por rapida afero, ekzemple partopreno en kongreso aŭ ekspozicio. Multaj el tiuj homoj bezonas reveni al Ĉinio unu aŭ dufoje jare por tre rapida vizito, de unu aŭ du semajnoj, kaj ĉiufoje bezonis peti vizon. Permesi al ili senvizan viziton estas saĝa decido.
Plibonigo de la publika bildo de Ĉinio
Komence de tiu ĉi jaro, kiam usonanoj malkovris la ĉinan socian retejon Xiaohongshu (RedNote), ili surpriziĝis pri la infrastrukturo, alt-tekniko kaj pluraj aliaj aspektoj de la lando, ekkonis la ĉinan kulturon kaj malkovris, ke la sistemo pri "sociaj kreditoj" de Ĉinio estas mensogo. Tio montras, ke ju pli Ĉinio faciligos viziton de alilandaj turistoj, des pli multaj homoj havos la ŝancon mem kontroli la situacion surloke kaj malkovri, ke Ĉinio ne estas kiel okcidentaj amaskomunikiloj priskribas. La rezulto de tio estos pozitiva por la lando.
Estas ankaŭ alia problemo: La politiko pri senviza transito en Ĉinio, almenaŭ en Brazilo, kaŭzis grandan konfuzon kaj multaj brazilanoj havis malbonajn spertojn. La intenco de ĉinaj aŭtoritatoj estis tre bona, kaj multaj brazilanoj kaptis la ŝancon por senvize viziti Ĉinion survoje al alia lando, la problemo estas, ke la reguloj ofte estis miskomprenataj. Kialoj por tiuj miskomprenoj estas multaj. Lingvo certe estas la ĉefa problemo: Tiuj politikoj estis publikigitaj en la ĉina, sed ofte detaloj pri la limigoj kaj kondiĉoj ne estis tradukitaj, la traduko estis ambigua aŭ misgvida, aŭ simple la ĉefaj amaskomunikiloj kaj retejoj pri turismo diskonigis nur la bazajn informojn.
Oni devas konscii, ke multaj turistoj nur volas scii, ĉu ili sukcesos eniri la landon sen vizo aŭ ne, ili ne legas aŭ apenaŭ legas la ceterajn informojn. Ili ofte ne priatentas la fakton, ke senviza transito estas limigita al kelkaj flughavenoj kaj ke ĝi ne estas valida por ĉiuj lokoj de la lando. Pli grave, multaj homoj pensas, ke senviza transito en Ĉinio egalas al rajto viziti Ĉinion sen vizo, kaj ili rediskonigas tion en sociaj retejoj, kaŭzante misinformadon.
Antaŭ kelkaj monatoj unu brazila entreprenanto bezonis viziti la Hongkongan Specialan Administran Regionon kaj la najbaran urbon Shenzhen en la provinco Guangdong. Ŝi konfirmis, ke Guangdong estas en la politiko de senviza transito, kaj ne petis vizon. El Hongkongo, ŝi iris al Shenzhen per trajno. En la trajnostacio, policisto klarigis al ŝi, ke senviza trafiko ne estas disponebla ĉe la trajnostacio, nur en la flughaveno, kaj ŝi devis reveni al Hongkongo. Kvankam la kondiĉoj pri senviza trafiko klare priskribas, ke la politiko ne validas por internaciaj trajnstacioj, tamen tiaj spertoj estas malagrablaj kaj malkuraĝigas homojn viziti Ĉinion.
Oni ne povas mistaksi la kreemon de homoj: Kvankam la politiko pri senviza transito faciligas viziton al preskaŭ ĉiuj ĉefaj turismejoj de Ĉinio, mi legis bizarajn demandojn en sociaj retejoj, de homoj, kiuj vizitis lokojn, pri kiuj mi neniam antaŭe aŭdis aŭ kiuj volas fari nekutimajn itinerojn tra flughavenoj, kiuj ne estas en la listo de tiuj validaj por senviza transito. Por mi, la aldono de Brazilo en la senviza politiko estas granda ĝojo, ĉar dum la lastaj monatoj pluraj brazilanoj miskomprenis la senvizan transiton kaj havis problemojn post alveno en Ĉinio, sekve diskonigis la sperton en la interreto kaj malinstigis viziton al la lando. Nun la regulo estas tre klara kaj simpla, oni rajtas viziti Ĉinion senvize, sekve tiuj problemoj ne plu estos.
Malsamaj landoj, malsamaj praktikoj
Mi estas alkutimiĝinta al la ĉiutaga vivo de Ĉinio kaj rimarkis, ke la politiko pri senviza transito en Ĉinio sekvis la esencan ideon de aliaj politikoj alprenitaj en aliaj kampoj: Provi ilin en kelkaj lokoj kaj poste iom post iom ilin adapti. Tiu metodo pruviĝis saĝa kaj efika, sed kontraŭas la praktikojn de aliaj landoj, sekve eksterlandanoj ofte miskomprenas Ĉinion.
Cetere, en Ĉinio la traktado de pluraj permesoj, ekzemple pri restado, laboro, studoj ktp estas sub respondeco de provinc-nivela registaro, male ol la kutimo de plej multaj landoj, kie naci-nivela aŭtoritato decidas pri tio. Ekzemple, se mi brazilano trovos postenon en Ŝanhajo, mia laborpermesilo de Pekino estos nuligita. Dume, ĉino vivanta en Brazilo povas laŭplaĉe transloĝiĝi ene de Brazilo sen bezono ŝanĝi sian vizon, ĉar laborpermesilo estas valida por la tuta lando.
Kvankam la teksto de la leĝo klare priskribas la procedurojn, tamen la diferenco de praktikoj kaŭzas miskomprenojn. Oni nature tendencas imagi, ke en alia lando praktikoj estas similaj al tiuj de sia propra. Kiam mi alvenis al Ĉinio, mi estis ŝokita, kiam ĉino unuafoje demandis al mi, kiom da gefiloj oni rajtas havi en Brazilo. Tiutempe la unuinfana politiko ankoraŭ estis valida en Ĉinio, kaj multaj ĉinoj supozis, ke alia lando havus similan leĝon limigi la nombron de gefiloj.
Pro tio, mi bone komprenas, kiom malfacile estas por ĉinaj aŭtoritatoj antaŭvidi miskomprenojn de ĉinaj politikoj celantaj faciligi viziton de eksterlandanoj al Ĉinio. De kiam Ĉinio lanĉis la politikon pri senviza transito kaj mi legis misinterpretojn pri ĝi en eksterlandaj sociaj retejoj, mi rimarkis, ke estus problemoj. Sekve, la anonco, ke brazilanoj nun rajtas viziti Ĉinion senvize donis al mi grandan ĝojon, ĉar tiu praktiko estas la sama alprenata de aliaj landoj, kiuj permesas senvizan viziton de brazilanoj, sekve miskomprenoj ne plu estos kaj pli da homoj estos kontentaj pri la vizito al Ĉinio.
Iel ajn, restas mia admono pri la graveco rimarki la malsamecon de praktikoj en regado. Nur per plifortigo de interŝanĝoj unu popolo povas pli bone kompreni la praktikojn de la alia. Tiu interŝanĝo povas ne nur riĉigi ambaŭ flankojn, sed ankaŭ redukti la ŝancon de kulturaj miskomprenoj en la estonteco.
Ĉu estos reciprokeco?
Laŭ la historio la brazila Ministerio pri Eksteraj Aferoj ĉiam alprenis reciprokecon en sia vizpolitiko kun aliaj landoj. Tio estigas la demandon: Ĉu Brazilo baldaŭ anoncos senvizan politikon por ĉinoj vizitantaj Brazilon? Kompreneble la respondo al tiu demando ne estas tiom simpla: Senviza politiko dependas de pluraj aferoj, ekzemple riskoj kadre de kontraŭleĝa enmigrado, ŝakrado, inter aliaj aferoj. Antaŭ pluraj jardekoj, kiam Brazilo estis pli riĉa kaj disvolviĝanta pli rapide, tiuj zorgoj estus pravaj, sed la granda disvolviĝo de Ĉinio en la lastaj jardekoj draste reduktis tiajn riskojn.
Oni povas diri, ke la populacio de Ĉinio estas grandega, se ĉinoj subite rajtos senvize viziti Sud-Amerikon, la kresko de turismo povos esti tro granda kaj kaŭzos problemojn. Ja estas vere, ke turismo en Sud-Ameriko estas relative maldisvolviĝinta kaj mankas investoj en tiu sektoro, sed la nombro da ĉinaj turistoj estas limigita ankaŭ de aliaj faktoroj, ekzemple la longdistanca vojaĝo kaj la limigita nombro de disponeblaj flugoj. Laŭ mia sperto, flugoj inter Ĉinio kaj Brazilo kutime estas homplenaj.
Ĉinaj turistoj estas tiuj, kiuj plej elspezas eksterlande, sekve ili povas multe kontribui por la brazila ekonomio. Komence de 2020 mi vizitis Madridon kaj Frankfurton, kaj en ambaŭ urboj mi estis surprizita de la vigleco de komerco celanta ĉinajn turistojn. En Madrido estis eĉ anoncoj surstrate pri celebrado de la Printempa Festo. En Frankfurto, la vendejoj de la flughaveno estis plenaj de reklamoj en la ĉina lingvo. Tio montras, kiom multe Brazilo povus gajni per alpreno de reciprokeco.
Alia problemo, kiu tre ĝenas min, estas tio, ke multaj ĉinoj trovas malfacilaĵojn por akiri vizon al Brazilo, kaj tio kaŭzas perdon de turistoj kaj eĉ de negocaj vojaĝoj. La proceduro pri vizpeto de la brazila vizo en Ĉinio estas tre kritikata kaj multaj homoj kun ekzempla konduto, vizitintaj aliajn landojn, ne sukcesis akiri vizon por viziti Brazilon. Se Ĉinio jam provas akcepti senvizan viziton de brazilanoj, kial Brazilo ne povas prove akcepti ĉinajn vizitantojn senvize? Tio multe kontribuus por plifortigi interŝanĝojn kaj amikecon inter ambaŭ popoloj, antaŭenigus ekonomian disvolvadon, kaj ankaŭ faciligus familiajn renkontiĝojn, ĉar multaj brazil-ĉinaj geedzoj havas malfacilon por viziti Brazilon pro la vizo.
Se evidentiĝos ekzisto de grava kialo por ke Brazilo ne akceptu senvizan viziton de ĉinoj, mi subtenas, ke ĝi almenaŭ permesu al ĉinoj peti vizon perinterrete, kio faciligus la proceduron kaj reduktus koston.
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat