Okaze de la inaŭgura ceremonio de la Dialogo inter Pekino kaj Hangzhou pri la Grandkanala Kulturzono en la 29-a de majo, tri novaj kulturaj kreaĵoj estis oficiale lanĉitaj kun la celo popularigi la kulturon de la Granda Kanalo.
Hexi (河喜) estas la maskoto de la Granda Kanalo inter Pekino kaj Hangzhou, kreita de Han Meilin (ĉefdezajnisto de la maskotoj por la Pekinaj Olimpikoj en 2008) kaj lia teamo. Inspirita de la legenda "akvopaciga besto", ĝi simbolas bondezirojn por prospero kaj harmonio de la akvovojoj kaj ties vivaĵoj.
La kolektebla ludilo Shuiyun'er (水运儿), evoluigita de la firmao Pop Mart, arte kunfandas tradiciajn ĉinajn motivojn kun moderna stilo. Tiu ĉi pup-serio fariĝis vivplena enkorpigo de la kultura heredaĵo de la Granda Kanalo.
Por tiuj, kiuj scivolas pri la historio de la kanalo, oni prezentis la verkon -- Atlaso de Kulturaj restaĵoj de la Granda Kanalo. La atlaso dokumentas rimarkindajn eksponaĵojn el 52 muzeoj, disvastigitaj en 36 urboj tra ok provincoj laŭ la kanala vojlinio.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat