Reveno al Fujian post naŭ jaroj ekde mia unua vizito

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 29, 2025

En la unuaj kelkaj jaroj post translokiĝo al Ĉinio en 2015, mi pasigis pli da tempo en Pekino kaj la plejparto de miaj vojaĝoj estis al najbaraj provincoj en la nordo de la lando. Tiutempe al sola suda provinco, kiun mi havis la ŝancon viziti dufoje estis Fujian, kiun mi vizitis en 2016 kaj 2017. La provinco ravis min laŭ aparta maniero, ĉar tie mi havis mian unuan kontakton kun multaj elementoj de la ĉina kulturo kaj ekmalkovris, kiom riĉa kaj diversa estas ĉi tiu antikva civilizo.


Lotusflora lago, unu el la plej vizitataj lokoj en Universitato de Xiamen


Fujian rapide fariĝis unu el miaj plej ŝatataj lokoj en Ĉinio, kvankam mia sperto en la provinco limiĝis preskaŭ tute al la urbo Fuzhou, kie mi pasigis entute preskaŭ du semajnojn dum miaj unuaj du jaroj en la lando. Mi ankaŭ rapide vizitis Quanzhou-on en 2016, restante malpli ol unu tagon en la urbo. Kvankam la provinco vere plaĉis al mi, mi ne vizitis ĝin dum pluraj jaroj. Nur pasintjare, dum la ĉina novjara ferio, mi revenis al Fujian, pli precize al la urbo Xiamen, por pasigi kelkajn tagojn. Kaj en majo de ĉi tiu jaro mi iris al Xiamen kaj Quanzhou en oficvojaĝo, kio permesis al mi pli bone koni la provincon kaj taksi ĝian evoluon.


Ekzemplo pri mediprotekto


Dum miaj unuaj du jaroj en Pekino, la aerpoluado estis tiel severa, ke mi maltrafis la bluan ĉielon. Nur en 2017, post du jaroj en Ĉinio, mi ekrimarkis signifan plibonigon de la aerkvalito, kaj lastatempe la pekina registaro publikigis raporton indikante, ke en 2024 la urbo por la kvara sinsekva jaro plenumis la aerkvalitajn normojn, ĉi-foje spertinte nur du tagojn da severa poluado. En miaj unuaj jaroj en Ĉinio, kiam la aero en Pekino kaj najbaraj provincoj estis tre poluita, vojaĝi al Fujian estis malofta ŝanco spiri freŝan aeron: La provinco ĉiam estis unu el la ĉampionoj de Ĉinio pri mediprotektado, konservado de arbaroj, aer- kaj akvokvalito, inter pluraj aliaj mediaj indikiloj.


Unu el la plej memorindaj scenoj de mia unua vizito al Fujian estis, kiam mi vidis rivereton fluantan tra la centro de la urbo Fuzhou kaj estis impresita de la kristalklara akvo, kiu permesis al mi vidi la ŝtonetojn ĉe la fundo de la lito kaj la fiŝojn naĝantajn, io rara en granda urbo de iu ajn lando. Unu faktoro, kiu faras Fujian ĉampiono pri mediaj indikiloj, kaj mi nur antaŭ nelonge informiĝis pri tio, estas la abundo de krutaj terenoj kun arbaroj kaj roka grundo. Nur en iuj lokoj, kiel marbordaj regionoj kaj ebenaĵoj, la grundo estas pli taŭga por agrikulturo.


Cetere, kadre de agrikulturo, Fujian estas fama pro siaj teoj, kies eksportado estis tiel grava en la pasinteco, ke la vorto teo en fujian-a dialekto fine originis la vortojn teo en Esperanto, tea en la angla, té en la hispana, inter pluraj aliaj lingvoj uzantaj tiun radikon. Fujian ankaŭ elstaras en la produktado de tropikaj fruktoj. Fakte, tie mi unuafoje en Ĉinio vidis gujavon, karambolfrukton kaj akaĵuon, kaj ĉiufoje kiam mi iras al Fujian mi kaptas la ŝancon manĝi tiujn fruktojn, kiuj estas malpli popularaj en la nordo.


Hejmoloko de komercistoj


La samaj geografiaj trajtoj, kiuj helpis konservi la medion de la provinco tiel bone, ankaŭ kreis kuirarton riĉan je pladoj faritaj de fiŝoj kaj maraĵoj, kaj pelis lokajn homojn sin dediĉi al la internacia komerco. Fakte, keĉupo, unu el la plej popularaj kondimentoj en la mondo, originis en Fujian: la nomo origine aludis al fermentinta fiŝsaŭco, kiu fariĝis populara ĉe alilandaj komercistoj pri spicaĵoj vizitantaj la havenojn de la provinco. La recepto estis adaptita eksterlande ĝis ĝi atingis la nunan version, kiu uzas tomaton anstataŭ fiŝon por igi la produkton pli bonpreza kaj dolĉa.


Antaŭ jarcentoj, multaj familioj de Fujian komencis sendi sian pli aĝan filon eksterlanden por faciligi komercon kun Ĉinio, tiel estigante oportunojn ankaŭ por tiuj restintaj en Ĉinio, kaj nuntempe granda ono de la ĉinoj loĝantaj eksterlande estas origine el Fujian. Studoj pri la ĉina diasporo indikas, ke 90% de ĉinaj enmigrintoj kaj iliaj posteuloj devenas de nur kvar provincoj ĉe la sudorienta marbordo de Ĉinio: Guangdong, Fujian, Hainan kaj Zhejiang. Tiuj kvar provincoj havas fortan komercan tradicion, kiu inkluzivas la internacian komercon.


La historio de la mara Silka Vojo estas rakontata eĉ per tetasoj.


Fujian elstaras pro sia forta komerca kulturo ligita al la antikva mara Silka Vojo, sia entreprenema kulturo kaj sia strategio krei komercajn retojn markitajn de forta solidareco, per kiu ĉiu fujianano helpas aliajn prosperi. Multaj komencis per malgrandaj entreprenoj kaj fariĝis magnatoj. Inter la ĉinoj el la aliaj menciitaj provincoj, tiuj el Guandong tendencas koncentriĝi pri tradicia komerco; tiuj en Zhejiang preferas estigi familiajn negocojn aŭ fabrikojn, kun diversigita kaj noviga aliro; kaj tiuj el Hainan investas ĉefe en turismon, nemoveblaĵojn kaj komercon de tropikaj fruktoj kaj marproduktoj kun Sudorienta Azio.


Eĉ fokusiĝante sur tradiciaj entreprenoj kiel restoracioj, butikoj kaj internacia komerco, multaj entreprenantoj el Fujian atingis eksterordinaran sukceson. Bona ekzemplo estas Chen Jiageng, komercisto kaj filantropo naskiĝinta en Xiamen, kiu 17-jaraĝa translokiĝis al Singapuro por faciligi la negocojn de sia familio en la komercado de rizo. Chen diversigis siajn negocojn kaj konstruis komercan imperion, fariĝante unu el la plej riĉaj viroj en Sudorienta Azio. Post riĉiĝo, li kreis la Bankon de Transmaraj Ĉinoj por helpi ĉinajn komercistojn, fondis lernejojn en Ĉinio kaj Singapuro kiel signon de sia dankemo al kaj sia hejmlando kaj la fremda lando, kiu bonvenigis lin, kaj fondis la prestiĝan Universitaton de Xiamen, listigitan inter la plej bonaj en Ĉinio kaj la mondo.


Sed la kazo de Chen ne estas izolita: Pluraj publikaj varoj kaj iniciatoj por antaŭenigi socian bonfarton en la provinco estis financitaj per donacoj de transmaraj fujiananoj. Ili konservas profundan ligon kun sia patrujo, kien la plejmulto el ili revenas post emeritiĝo.


La plej bela universitata kampuso en Ĉinio


Fondonte la Universitaton de Xiamen, Chen Jiageng insistis pri konstruado de kampuso ne nur funkcia, sed ankaŭ bela. La kampuso estis konstruita proksime al la maro kaj havas belan eklektikan arkitekturon, kiu kombinas tipajn sud-fujian-stilajn tegolajn tegmentojn kun novklasikaj kolonoj kaj larĝaj altanoj de eŭropa koloniismo kaj la funkciaj strukturoj de la ĉina modernismo. Plena de belaj ĝardenoj kaj areoj por sportumado kaj distro, la kampuso fariĝis turisma allogaĵo en Xiamen, kies viziton oni povas kombini kun la plaĝo Baoshan kaj la templo Nanputuo, du nepre vizitindaj allogaĵoj de la urbo.


La universitato eĉ havas muzeon, kie vizitantoj povas koni la historion de la universitato konstruita per donacoj de transmaraj ĉinoj kaj donacita al la registaro en 1937. Antaŭ la muzeo, konstruita en unu el la ikonaj jarcentaj konstruaĵoj de la kampuso, estas la statuo de Chen Jiageng, kies ekzemplo ankoraŭ inspiras multajn ĉinojn esti aŭdacaj en komerco kaj kontribui al la socio. Proksime de tie mi trovis statuon de la verkisto Lu Xun (1881-1936), konsiderata la patro de la moderna ĉina literaturo. Lu Xun instruis historion de ĉina literaturo kaj modernan fikcion en tiu kampuso en 1926. Lia restado en Xiamen daŭris nur kvar monatojn, sed profunde markis la universitaton kaj la landon, ĉar tie li verkis parton de sia grava libro Sovaĝaj Herboj.


Quanzhou kaj kulturo de la mara Silka Vojo


Dum mia unua vizito al Fujian en 2016, mi pasigis malpli ol unu tagon en Quanzhou, sed la vizito tiom impresis min, ke mi tre volis iam reveni por pli bone koni tiun urbon, kiu ŝajnis al mi tiel unika kaj speciala kun siaj buntaj ceramikaj tegmentoj, lignaĵoj plenaj de belaj kaj delikataj skulptaĵoj, fasadoj kun unikaj ŝablonoj kaj muroj faritaj el konkoj. Quanzhou estas unu el tiuj urboj, kiuj lasas profundan impreson sur nin pro sia unika beleco kaj historia kaj kultura riĉeco, heredaĵoj de unu el la plej gravaj havenoj en la mondo en la dinastioj Song (960-1279) kaj Yuan (1206-1368). En 2021 Unesko agnoskis Quanzhou kiel mondan heredaĵon pro ĝia historia rolo kiel grava centro de komerco kaj kultura interŝanĝo. Ĉi-foje mi havis bonŝancon resti tri tagojn en la urbo kaj koni ĝin pli bone. La historia centro de la urbo havas viglan noktovivon, kiu daŭras ĝis la 22a horo. Vizitante la butikojn de la urbocentro, oni konstatas la evoluon de turismo en la urbo: Estas multaj vendejoj pri memoraĵoj kaj lokaj specialaĵoj, liverante diversajn aĵojn por ĉiuj gustoj.


Muzikistoj prezentas nanyin-muzikon en Quanzhou.


Mi ankaŭ spektis prezentadon de nanyin, ankaŭ konata kiel nanguan, unu el la plej malnovaj stiloj de tradicia ĉina muziko, kun historio de pli ol mil jaroj. Ĉi tiu muzika stilo, kiu originis en la regiono de Quanzhou dum la dinastioj Han (206 a.K.-220 p.K.) kaj Tang (618-907), konservas elementojn de la muziko ludata en antikvaj ĉinaj kortegoj kaj estis inkludita en la liston de Nemateria Kultura Heredaĵo de Homaro de Unesko en 2009. Krome, nanyin-muziko inkluzivas netradiciajn muzikilojn, ekzemple ritmotabulojn -- lignajn tabulojn uzatajn por marki la ritmon de la muziko, kutime ludatajn de la ĉefkantisto -- kaj la akran sonon kreitan per frapado de porcelanaj tetasoj, kiuj reflektas la popolan originon de nanyin-muziko, deveninta de improviza uzo de ĉiutagaj objektoj kiel muzikiloj.


Alia nepre vidinda kultura tradicio estas la pupteatraĵoj. Kun nekredebla lerteco, la artistoj manipulas la pupojn, tiel ke ili faras mimikojn. Ili marŝas, kuras, saltas kaj faras aferojn, kiuj surprizas nin, ekzemple malfermi sakon, teni objektojn, vesti maskon kaj eĉ bicikli!


Evoluo de tradicia kvartalo Wudian


Dum mia rapida vizito al Quanzhou en 2016, mi vizitis la tradician kvartalon Wudian. La loka registaro transformis ĝin en turisman cellokon antaŭ unu jaro. Tiutempe mi estis informita pri la restaŭraj kaj revivigaj projektoj por konservi la tradician arkitekturon de la kvartalo. Multaj posedaĵoj estis renovigataj kaj en unu sekcio ni devis marŝi sur tabuloj metitaj sur la koto. Por mi estis tre strange viziti turismejon sen turistoj. La loka vivo estis kiel tiu de ajna loĝkvartalo, kun komerco dediĉita al kontentigo de la bezonoj de loĝantoj. Mi memoras lokajn virinojn sidantajn antaŭ siaj domoj babilantajn kaj elkonkigantajn ostrojn por vendi. Multaj viroj en la kvartalo dependis de fiŝkaptado, lasante al siaj edzinoj la taskojn purigi kaj vendi la fiŝojn kaj aliajn maraĵojn.


Min ravis la templo de la familio de Cai, konstruita en la 16-a jarcento fare de la familio Cai, influaj komercistoj sur la mara Silka Vojo. Elementoj de budhismo, taoismo, konfuceismo kaj kristanismo miksiĝas en tiu templo, rivelante la religian sinkretismon kaj la riĉan kulturan miksaĵon provizitan de interŝanĝoj kun komercistoj el la tuta mondo. Wudian havas unu el la plej bone konservitaj arkitekturaj kompleksoj de sud-fujian-a minnan-kulturo, ankaŭ konata kiel Hokkien, sed dum tiu vizito mi sentis, ke la loko multe pli similis al tipa loĝkvartalo kun tradicia komunumo loĝanta tie de pluraj generacioj.


Alia afero, kiu kaptis mian atenton, estis la muroj faritaj el ostroŝeloj, io tre tipa de Quanzhou kaj aparte de ĉi tiu malnova kvartalo. Oni aldonas la konkojn al la muro dum konstruado kiel kreiva maniero redukti la koston de konstruado kaj igi la strukturon pli rezistema al tajfunoj kaj humideco. Sed la arkitektura heredaĵo ne allogis la junulojn de la kvartalo: Sen laboreblecoj kaj pli bonaj enspezoj kaj serĉante vivstilon pli modernan kaj kun pli da komforto, ili fine translokiĝis al aliaj areoj de la urbo provizantaj pli bonajn perspektivojn kadre de kariero kaj ĉiutaga vivo, dum la arkitektura heredaĵo de ilia devenkvartalo iom post iom riskis malaperi pro malbona konservado.


La nova vizaĝo de la kvartalo Wudian: Valorigo de tradicia arkitekturo kaj prospero de komerco kaj servoj rilataj al turismo


En 2012, la loka registaro decidis alpreni turismon kiel strategion por konservi la historian heredaĵon de tiu arkitektura komplekso -- kiu ekde 2021 estas parto de la historia loko listigita de Unesko kiel monda heredaĵo -- kaj samtempe krei dungajn kaj enspezajn ŝancojn por loĝantoj. Kiam mi revenis al la kvartalo ĉi-jare, mi estis ŝokita de ĝia evoluo: Estis grandega kresko de komerco kaj nombro de turistoj, kiuj estis ĉie pozantaj por fotoj en tradiciaj ĉinaj kostumoj kaj kun floroj metitaj en la hararo laŭ tekniko, kiu estas nemateria kultura heredaĵo de Quanzhou.


Dum mia vizito en 2016, la templo de la familio de Cai estis malofte vizitata kaj antaŭ ĝi lokaj maljunulinoj okupiĝis pri ostroj aŭ fiŝoj. Nun la areo ĉirkaŭ la templo estas homplena loko, kun turistoj ĉirkaŭirantaj kun floroj en siaj hararoj, pozantaj por fotoj, aŭ farantaj rektajn elsendojn en sociaj retejoj. Multaj el tiuj maljunulinoj, kiuj iam vendis fiŝojn kaj ostrojn, nun okupiĝas pri ŝminkado kaj aranĝado de floroj sur la hararoj de turistoj, kiuj pagas por tiu servo.


La strukturo por akcepti turistojn multe pliboniĝis kaj turismo pruviĝis esenca por pliigi la enspezojn de la loĝantoj, krei pli bonpagajn laboroportunojn kaj konservi la arkitekturan heredaĵon. Aliflanke, mi sopiris la iaman trankvilan etoson kaj la najbarojn babilantajn sur la stratoj. Tiu paca etoso de la malnova loĝkvartalo perdiĝis por ĉiam, sed ĉu ekzistis alternativo? Nun la kvartalo furoras en la interreto, multaj junuloj, kiuj antaŭe foriris de tie, revenis por labori en turismo kaj fieras esti lokanoj.


La kvartalo estas pli bela kaj ĝia antikva arkitekturo restaŭrita refoje elstaras kiel en la epoko de Marco Polo. Kaj en la ĉirkaŭaĵo de la turisma areo oni ankoraŭ sukcesas vidi kelkajn maljunulinojn surstrate, trankvile elkonkigantaj siajn ostrojn.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Brita akademiulo: Usonaj tarifoj estas ŝarĝo al ĝi mem - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat