Mi Ankoraŭ Estas Ĉi Tie vekas ĉinan intereson pri Brazilo

BY:Rafael Henrique ZerbettoMay 26, 2025

Dum monatoj mi sekvis kun granda intereso per la amaskomunikiloj la furoron pri la brazila filmo Mi Ankoraŭ Estas Ĉi Tie (Portugale: Ainda Estou Aqui) en Brazilo kaj la mondo. Tiu filmobiografio pri la brazila advokatino kaj aktivulino Eunice Paiva, reĝisorita de Walter Salles, altiris mian atenton.


Premiero de Mi Ankoraŭ Estas Ĉi Tie en Ĉinio


Mi kaj miaj brazilaj amikoj en Ĉinio ĝojegis pro la Ora Globo por plej bona aktorino gajnita de Fernanda Torres, la tri nomumoj al la Oskar-premio, kaj la senprecedenca Oskar-premio por plej bona fremdlanda filmo — la unua por Brazilo — krom aliaj gravaj premioj en Kinofestivalo de Venezo kaj aliaj. Ni entuziasme subtenis la filmon kvazaŭ apogantoj de futbalteamoj, pro la homoj envolvitaj en la projekto, la kritiko, la rakonto, sed ni ne spektis ĝin, ĉar ĝi ne estis montrata en ĉinaj kinejoj.


Dum la filmo ne estis havebla ĉi tie, mi akiris kopion de la samnoma libro, verkita de Marcelo Rubens Paiva, kiu inspiris la filmon. Mi malkovris, ke la memoroj rakontitaj de la aŭtoro bone kongruas kun informoj, kiujn mi legis en aliaj verkoj pri la Militista Diktaturo (1964-1985) en Brazilo. La kongrueco de tiuj pluraj rakontoj montras la aŭtentecon de la historiaj faktoj — nuntempe pridubataj de reviziistoj, kiuj senhonte neas, ke tio okazis.


Ĉina premiero


Mi Ankoraŭ Estas Ĉi Tie estis prezentita en speciala sesio dum la Pekina Kinofestivalo meze de aprilo. La biletoj rapide disvendiĝis, ĉiuj volis aĉeti ilin. Kiam mi eksciis, ili jam estis forvenditaj.


En la 11-a tago de ĉi tiu monato, kelkaj kinejoj ekmontris antaŭpremieron de la filmo. Tiam mi kaj kelkaj amikoj kune vizitis kinejon por spekti ĝin. La longa filmo estas prezentata en Ĉinio kun originala sono kaj ĉinlingvaj subtekstoj. Mi ĉeestis la sesion de la 17-a horo kaj 20 minutoj, kaj dum la tago mi ricevis mesaĝojn de ĉinaj amikoj, kiuj spektis pli fruan sesion. Estis interese rimarki la subitan intereson pri Brazilo kaj la deziron pli bone koni la landon kaj ĝian kulturon.


Sed la oficiala premiero en Ĉinio okazis la sekvan tagon, kun ĉeesto de aŭtoritatoj kaj invititoj, inkluzive de la brazila Unua Damo Janja Lula da Silva; Dilma Rousseff, prezidanto de la Nova Disvolva Banko, eksprezidanto de Brazilo kaj ekspolitika malliberulo; kaj Zhou Yongmei, edzino de la ĉina ambasadoro en Brazilo.


Dilma Rousseff, Janja Lula da Silva kaj Zhou Yongmei spektas la filmon.


Gravas memori, ke ĉi tiu filmo ne povus esti farita sen la kontribuo de Dilma Rousseff: Dum ŝia unua oficperiodo kiel prezidento de Brazilo, ŝi kreis la Nacian Komisionon pri Vero por esplori misfarojn de la diktaturo kaj doni respondojn al familioj de homoj malaperigitaj dum tiu epoko, inkluzive de la familio Paiva. Sen la laboro de tiu komisiono, Marcelo Rubens Paiva ne estus havinta la materialon, kiun li uzis por verki la libron, kiu inspiris la filmon. En sia parolado, Janja dividis kun la publiko leteron de la aktorino Fernanda Torres (ĉefrolulino de la filmo) al la ĉina spektantaro. Ankaŭ ĉeestis Xu Yang, direktoro de la internacia fako de la Ĉina Nacia Filma Administracio kaj Ren Yue, vicprezidanto de la Ĉina Filma Grupo, kiu ankaŭ parolis. Walter Salles (reĝisoro de la filmo) parolis per video.


En la 15-a de majo la filmo estis lanĉita en ĉinaj kinejoj – montrata en pli ol 10 000 kinejaj salonoj. Tre verŝajne ĝi atingos rekordan enspezon por brazila filmo en Ĉinio, ĉar la ĉina publiko, laciĝinta de holivudaj kliŝoj, nun malkovras, ke bonaj filmoj ne venas nur el Usono.


Onidiroj pri Ĉinio evidentiĝis falsaj


Dum la lastaj monatoj – kaj precipe en la semajno antaŭ la ĉina premiero de Mi Ankoraŭ Estas Ĉi Tie – mi ofte legis en ĉinaj sociaj retejoj demandojn kaj komentojn de brazilanoj pri supozata cenzuro de la filmo en Ĉinio. Multaj el ili eĉ asertis, ke la longa filmo fariĝus mallonga pro troaj tranĉoj. Estas vere, ke filmoj en Ĉinio bezonas aprobon de reguligaj instancoj, kiuj kontrolas ĉu la enhavo kongruas kun koncernaj leĝoj kaj regularoj. Sed male ol la antaŭjuĝoj de multaj eksterlandanoj, kutime oni forigas nur scenojn konsideratajn maldecaj aŭ kun tro da perforto – politikaj enhavoj mem ne estas problemo.


La sesio, kiun mi ĉeestis, komenciĝis precize je la 17-a horo kaj 20 minutoj. Kiam ĝi finiĝis, mia horloĝo montris jam post la 19-a kaj duono (mi ne bone memoras, sed estas preskaŭ certa, ke estis la 19-a kaj 35 minutoj). Hejmenirinte, mi kontrolis la oficialan daŭron de la filmo: 2 horoj kaj 15 minutoj. La filmo estas montrata sen tranĉoj – kio evidentigas malvera pri la malnova mito pri politika cenzuro en Ĉinio.


Ironie, la bildo de Ĉinio kiel "diktaturo, kiu subpremas publikan diskuton" devenas rekte el la propagando de la brazila militista diktaturo – reĝimo, kiu ja malpermesis kritikojn kaj kontraŭleĝe spionis, arestis, torturis kaj mortigis homojn. Jen alia ironio: ĉinaj komunistoj ne fondis diktaturon, sed liberigis la landon de la reĝimo de Ĉiang Kai-ŝek, kiu en Taiwan trudis la blankan teroron – subpremante opoziciulojn per drakonaj leĝoj, ekzemple la 38-jara militleĝo (1949-1987), kies vundoj daŭre restas.


Ĉiang Kai-ŝek havis bonajn rilatojn kun la brazilaj militistoj kaj eĉ havis agentojn en Brazilo. Tri tagojn post la puĉo de 1964, kiam naŭ ĉinoj senditaj de Pekino estis arbitre arestitaj kiel parto de fraŭdo por konvinki la publikon, ke la militistoj "savis Brazilon de komunismo", la agentoj de Ĉiang Kai-ŝek en Brazilo estis uzataj kiel interpretistoj – kaj, laŭ historiaj dokumentoj, kreis falsajn pruvojn kontraŭ la arestitoj.


Eĉ post la historia vizito de Nixon al Ĉinio en 1972, la brazila reĝimo – fidele sekvanta Usonon – hezitis alproksimiĝi al Pekino. Kiel malkaŝis la ĵurnalistoj Ciça Guedes kaj Murilo Fiuza de Melo en la libro La Kazo de la Naŭ Ĉinoj, inter la altranguloj de la brazila reĝimo, pluraj estis kontraŭaj al estigo de diplomatiaj rilatoj kun socialisma Ĉinio, nuntempe la plej granda komerca partnero de Brazilo, kaj ili kaŝe agadis por malrapidigi plifortigon de dulandaj rilatoj.


La libro kaj la filmo


Rakontita unuapersone, la libro Mi Ankoraŭ Estas Ĉi Tie havas kiel kerna temo Alzheimer-malsano, kiu iom post iom formanĝas la memoron kaj racion de Eunice Paiva dum ŝiaj lastaj vivojaroj. Ŝia filo, Marcelo Rubens Paiva, verkis la libron kvazaŭ ĝi estas urĝa klopodo konservi tion, kion la malsano kaj tempo estis klopodantaj forviŝi. Sed en ĉi tiu peno rememori sian patrinon, Marcelo iras pli foren: li rekreas ne nur ŝian vivon, sed ankaŭ sian propran infanaĝon, la diktaturon, la malaperon de sia patro Rubens Paiva, kaj la lukton de la familio por vero, memoro kaj justico. Walter Salles brile tradukis la libron al la kinarta lingvaĵo. Li evitis la kliŝon uzi Marcelon kiel rakontanton kaj anstataŭe donis ĉefrolon al Eunice, ludita de du eksterordinaraj aktorinoj: Fernanda Torres (juna Eunice) kaj Fernanda Montenegro (maljuna Eunice).


Legante la detalajn priskribojn pri la torturo suferita de Rubens Paiva en malliberejo, mi antaŭvidis filmon plenan de perfortaj scenoj. Sed Salles evitis tiun vojon kaj prefere fokusis sur la perspektivo de Eunice – la edzino, kiu ne sciis, kio okazis al sia edzo kaj luktis por akiri informojn pri li. La turmento de ne-scio pri la sorto de Rubens Paiva igas la filmon angorplena. Tiu angoro estas pliigita de la kamerao fukusanta sur la okuloj kaj vizaĝ-esprimoj, kiuj malkaŝas profundan emocian suferon. Scenoj pri fizika torturo estus malpli turmentaj ol la silentaj okuloj de Fernanda Torres.


En la libro, la sango en la koridoro klare rilatas al la transporto de la kadavro de Rubens Paiva, kaj poste soldatoj haste lavas la plankon por forigi pruvojn. En la filmo, tiuj du scenoj aperas sen klarigo, sed subkonscie ni komprenas, ke la sango surplanke simbolas lian morton, kaj lavado de la planko reprezentas la klopodon forigi lin el nacia memoro. La sceno de lia filino rigardante la maron antaŭ la translokiĝo al San-Paŭlo, estas pli ol adiaŭo al Rio-de-Ĵanejro: ĝi estas senvorta adiaŭo al la patro, kies kadavro – laŭ rakontoj de kelkaj militistoj – estis ĵetita en la maron.


La titolo Mi Ankoraŭ Estas Ĉi Tie en la libro rilatas al Eunice suferanta de Alzheimer-malsano, kio lasis ŝin vivanta plejparte de la tempo en sia ena mondo, sed foje interagante kun aliaj homoj kvazaŭ postulante sian ekziston: "Mi ankoraŭ estas ĉi tie." Sed la filmo ne eksplicite klarigas tion, donante al la titolo plurajn eblajn interpretojn, kiuj riĉigas ĝian signifon. Prava elekto, konsiderante, ke en la filmo la malsano ne havas kernan rolon.


En la libro, maljuna Eunice – spektante televidan raporton pri sia edzo – ekkrias "Vidu! Vidu!" kaj poste flustras "kompatinda". En la filmo, Fernanda Montenegro majstre rekreas tiun scenon senvorte, per rigardo tiel potenca, ke ĝi forskuas la koron de spektanto. La potenca silenta mesaĝo de ŝiaj okuloj kreas scenon emocie pli fortan ol tiu okazinta en reala vivo. Dum spektado de ĝi, mi vane atendis la frazojn "vidu" kaj "kompatinda".


Kaj la libro kaj la filmo esprimas indignon pri la senpuno al la torturistoj, kiuj lasis neripareblan truon en la koroj de multaj brazilaj familioj. Kiel la aŭtoro rakontas en la libro: "La torturinto mortigas ne nur homon, sed ankaŭ la memoron pri li. Kaj se ni silentas, torturinto venkas dufoje."


Eĥo de la ĉina spektantaro


La brazila filmo Mi Ankoraŭ Estas Ĉi Tie ricevis varman reagon en Ĉinio. Por plejparto de la spektantoj, ĝi prezentas rakonton, kiu miksas familiarecon kaj fremdecon – ne nur por ĉinoj, sed ankaŭ por azianoj ĝenerale. "Rigardante ĉion tra la okuloj de virino kaj patrino, mi sentis doloron eĉ pli profundan ol tiu de la viktimo mem. Mi komprenis, kion la diktaturo forprenis de la socio kaj familioj... Mi konservis esperon je la reveno de ŝia edzo. Antaŭ lia malapero, ilia familia vivo estis tiom bela," deklaris la japana studentino Ohori Rio, spektinte la filmon.


En Ĉinio kaj verŝajne ankaŭ en aliaj landoj de Azio, spektantoj fokusiĝis sur Eunice kiel patrino kaj edzino. Ŝia duobla lukto por kreskigi siajn gefilojn kaj postuli justicon por sia edzo – igas ŝin admirinda figuro trans ĉiuj kulturoj. Same grandaj kiel la diferencoj inter la kulturoj de la mondo estas la similaĵoj inter ili. La granda vero estas, ke ni ĉiuj estas egale homaj.


Alia punkto aparte atentata de ĉinoj estas la persistemo kaj rezistemo de Eunice, kvalitoj tre estimataj en la ĉina kulturo. Kiel notis la recenzisto A La Niu Te en sia recenzo pri la brazila filmo: "Kio igas la filmon tiom kortuŝa ne estas la negativa malamo kaŭzita de la barbaraĵoj de la militista reĝimo, sed la disradianta brilo de patrino sub fortega premo kaj ŝia forta ligo al siaj gefiloj. Tiu pozitiva forto, kiu ŝin gvidas, apartenas al tuta homaro: ĝi estas la amo."


Kun kvinmiljara historio, la ĉina civilizacio bone komprenas la gravecon de kolektiva memoro kaj konservado de familia memoro. Tiusence, la agado de Eunice por teni vivanta la memoron de sia edzo spegulas la respekton de ĉinoj al prauloj kaj historio kaj evidentigas aron da komunaj valoroj inter la popoloj de la du landoj, kio favoras plifortigon de amikeco inter ambaŭ. Malgraŭ geografia distanco, Brazilo kaj Ĉinio kundividas multajn komunajn valorojn kaj sentojn.


Pluraj ĉinoj ankaŭ substrekis mesaĝon de optimismo en la filmo. Mia amiko Lan Tianhong, doktoriĝonto ĉe Universitato Minzu de Ĉinio, komentis: "Ĝi estas realisma majstroverko, kies kerna mesaĝo estas optimismo: ridu eĉ antaŭ malbono – tio estas inspiro por ĉiuj."


Favora momento por plifortigo de kulturaj interŝanĝoj


La premiero de Mi Ankoraŭ Estas Ĉi Tie en Ĉinio koincidis kun la ŝtata vizito de prezidento Lula, kiam pluraj interkonsentoj estis subskribitaj, profundigante kunlaborojn en pluraj sektoroj. Mi delonge diras, kaj plu insistos en tio, ke kvankam Brazilo kaj Ĉinio estas gravaj partneroj en BRICS kaj tutmonda sudo, kulture ambaŭ daŭre estas fremdaj unu al alia. Averaĝa ĉino scias nenion pri Brazilo krom futbalo, karnavalo kaj rostita viando, dum averaĝa brazilano nenion scias pri Ĉinio krom tio, ke ĝi estas la lando de kungfuo, la Granda Muro kaj tabloteniso.


Brazila aktorino Daniela Tassy, nome de la Konsilio de Brazilaj Civitanoj de Pekino, donas florojn al Dilma Rousseff kaj Janja Lula da Silva.


Kiam mi transloĝiĝis al Pekino, nova mondo malfermiĝis antaŭ miaj okuloj, kaj mi konas ĉinojn, kiuj sentis la samon post iom da tempo en Brazilo. Kulture koni unu la alian estas esenca afero por faciligi negocojn kaj interŝanĝojn en ĉiuj kampoj. La sukceso de Mi Ankoraŭ Estas Ĉi Tie en Ĉinio multe kontribuas por veki pli grandan intereson pri la brazila kulturo kaj sekvas alian furoron pri Brazilo en la lando: la kapibaroj, kiuj fariĝis modo ĉi tie pasintjare, kvankam malmultaj ĉinoj scias, ke kapibaro estas sudamerika besto.


La 12-an de majo, kelkajn horojn antaŭ la premiero de la filmo en Ĉinio, mi estis informita, ke ĉina eldonisto pristudas publikigi en la ĉina ĉeftero tradukon de la libro, kiu originis de la filmo. Mi forte apogas tiun projekton kaj esperas, ke ĝi efektiviĝos. Literaturo estas grava kampo por kulturaj interŝanĝoj inter Brazilo kaj Ĉinio, sed malgraŭ la grandega potencialo de kunlaboroj en tiu kampo, tre malmultaj verkoj de unu lando estas tradukataj kaj eldonataj en la alia lando.


Ankaŭ gravas memori, ke 2026 estos la Kultura Jaro Brazil-ĉina. Nun estas la ĝusta tempo por profundigi kulturajn interŝanĝojn, ĉar necesas planti ĉijare por rikolti venontjare. Kaj subite la brazila aktorino Daniela Tassy, kiu vivas en Ĉinio, donis al mi bonegan novaĵon: la filmo Vaganta Tero 2, en kiu ŝi aktoras, finfine estos lanĉita en brazilaj kinejoj. Laŭ raporto publikigita en la brazila kinarta retejo Omelete, tiu ĉina sciencfikcia longfilmo debutos en brazilaj kinejoj en junio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto

Fotoj: HiShow









































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Bama-tekompanio, fama marko de Fujian-provinco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat