Fondita en 1997, Bama estas fama tekompanio, kies sidejo troviĝas en la urbo Quanzhou de Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio. La kompanio fokusas sur produktado, procezado kaj komerco de altkvalitaj teoj, aparte variaĵo de oolong-teo konata kiel Anxi Tieguanyin. Ĝi havas la prestiĝan titolon de Longhistoria Tradicia Marko de Ĉinio kaj multaj el ĝiaj teoj gajnis atestilojn pri pureco, taŭgeco por vegana dieto, mediamika produkto ktp.
Tekampo de Bama en Quanzhou
Funkciulino de Bama-tekompanio bonvenigas gastojn per teceremonio.
En 2018 ĉina prezidanto Xi Jinping kaj barata ĉefministro Narendra Modi trinkis teon produktitan de Bama-tekompanio ĉe la orienta lago de la urbo Wuhan.
Deponejo de pu'er-teo en la sidejo de Bama-tekompanio. Tiu teo, plukita el antikvaj sovaĝaj tearboj en Yunnan-provinco, estas konservata en ĉambro kun rigora kontrolo de temperaturo kaj humideco por konservi ĝiajn guston kaj aromon.
En aprilo 2018, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping kaj barata ĉefministro Narendra Modi renkontiĝis ĉe la orienta lago de la urbo Wuhan en Hubei-provinco, Bama-tekompanio provizis al ili kompletan teceremonian servon. En novembro 2019, dum la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontis francan prezidenton Emmanuel Macron en Yuyuan-ĝardeno kaj tie ili traktis gravajn ŝtatajn aferojn, trinkante teon produktitan de Bama-tekompanio. Ĉu vi ŝatus gustumi Bama-teon?
Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat