Simon Lichtenberg, estrarano de la Dana Komerca Ĉambro en Ĉinio, estis intervjuita de ĉina amaskomunikilo la 14-an de majo.
En la intervjuo, Simon Lichtenberg diris: "Oni povas diri, ke Ĉinio estas matura gvidanto en la mondo hodiaŭ, laŭ mia opinio, rilate al gvidado de kunlaboro, paco, komerco kaj amikeco."
"Mi opinias, ke la estonteco de la mondo estas proksime ligita al la kunlaboro de ĉiuj. Kaj Ĉinio estas la dua plej granda ekonomio kaj tre grava kaj influa lando tutmonde, precipe por la tutmonda sudo," li diris en intervjuo.
La jaro 2025 markas la 75-an datrevenon de stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Danio kaj Ĉinio, Lichtenberg skribis du leterojn al ĉina prezidanto Xi Jinping en aprilo. En sia letero, Lichtenberg rakontis pri sia vivo en Ĉinio ekde 1987 kaj sia longa entreprenado kiel eksterlanda privata komercisto. "Kion mi faris, kaj kion la komerca ĉambro faras, rolas kiel ponto inter Ĉinio kaj la resto de la mondo," li diris.
"Multaj homoj en Eŭropo ne sufiĉe komprenas pri Ĉinio," li diris. Tial gravas, ke eŭropaj gvidantoj kaj civitanoj "venu al Ĉinio, vizitu Ĉinion" kaj atestu propraokule "la malfermecon de la lando" por kreskigi pli bonan kunlaboron.
Lichtenberg emfazis la ŝlosilan rolon de Ĉinio en mildigo de streĉiĝoj kaj antaŭenigo de kunlaboro meze de kreskantaj geopolitikaj kaj ekonomiaj streĉoj tutmonde. "Oni povas diri, ke Ĉinio estas matura gvidanto en la mondo hodiaŭ, laŭ mia opinio, rilate al gvidado de kunlaboro, paco, komerco kaj amikeco."
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat