Lastatempe novaj normoj pri nutraĵ-sekureco estis publikigitaj, kiuj antaŭenigos la plibonigon de nutraĵ-sekureco kaj markas, ke la ĉina sistemo por kontroli nutraĵ-sekurecon eniris novan etapon de precizeco tra la tuta ĉeno.
Antaŭenigo de nutraĵ-sekureco en kvartalo de loĝantoj.
En la lastaj jaroj, la nutraĵ-industrio de Shaanxi-provinco rapide disvolviĝis. Kun tri ŝlosilaj industriaj ĉenoj de laktaĵoj, alkoholaĵoj kaj selenoriĉaj produktoj kiel pioniroj, la provinco aktive kultivas nacie distingajn nutraĵ-industriojn kun valoro de dekoj da miliardoj da juanoj. La ĝenerala forto de la lakto-industrio de Shaanxi rangas pinte en la tuta lando. La produktado de laktopulvoro vicas en la tria de la lando kaj produktado de likva lakto estas la sepa. En 2024 la totala produktvaloro de la ĉeno de kaprina lakto superis 46.5 miliardojn da juanoj, kiel ĉiindustriaĉampiono en la lando. La alkoholaĵ-industrio havas pli ol 20 alkoholaĵ-produktajn kompaniojn kiel Xifeng, Taibai kaj Dukang, kun pli ol 500 serioj da specoj. La selenoriĉaj nutraĵoj jam formis industrian sistemon de pli ol 10 kategorioj, kun totala valoro de 4.78 miliardoj da juanoj. La efektivigo de la novaj normoj helpos la sanan kreskon de la nutraĵ-industrio kaj antaŭenigos industrian transformon kaj plibonigon.
Kiel deirpunkto de la antikva Silka Vojo, Shaanxi, kun malfermeco kaj amplekseco, profunde integriĝas en la kernan areon de komuna konstruado de "La Zono kaj Vojo" kaj havas unikan avantaĝon en eksportado de manĝaĵoj. La ĉin-eŭropa kargotrajno malfermis entute 18 internaciajn ĉefajn liniojn kaj 26 muntoliniojn al la Okcidenta Eŭropo, kovrante la tutan eŭrazian kontinenton. La tria projekto de Xianyang-a Internacia Flughaveno de Xi'an estas ekfunkciigita, kaj la kvanto de kargoj kaj poŝtoj atingis 290 500 tunojn en 2024. La translandlima aŭtovoja linio TIR realigis ter-aeran multrimedan transportadon. La kanalo por eksportado pli kaj pli glatas, kio helpos la nutraĵ-eksportadon de la provinco.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat