Xi Jinping kaj Vladimir Putin interparolis

BY:Xie RuifengMay 9, 2025

Antaŭtagmeze de la 8-a de majo, laŭ la loka tempo, en Kremlo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin interparolis.




Xi Jinping diris, ke li ĝojas denove viziti Rusion laŭ invito de prezidento Putin kaj ĉeesti la celebradon de la 80-a datreveno de la Venko de Sovetio en la Granda Patriota Milito. Li atentigis, ke historio kaj realo plene pruvas, ke la daŭra disvolviĝo kaj profundigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio estas la ĝusta signifo de heredado de la amikeco inter la du popoloj de generacio al generacio, neevitebla elekto por ke ambaŭ flankoj atingu reciprokan sukceson kaj antaŭenigu sian respektivan disvolviĝon kaj revivigon, kaj ĝi estas ankaŭ la alvoko de la tempo defendi internacian egalecon kaj justecon kaj antaŭenigi la reformadon de la tutmonda administra sistemo.


Xi Jinping montris, ke 2025 markas la 80-an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Kontraŭjapana Rezistmilito, la Granda Patriota Milito de Sovetio kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Antaŭ 80 jaroj, la ĉina kaj rusa popoloj faris grandegajn oferojn, atingis grandan venkon, kaj faris historiajn kontribuojn, kiuj restos en la historio por protekti mondan pacon kaj homaran progreson.


Nuntempe, alfrontante la kontraŭfluon de unuflankismo kaj ĉikanado fare de potencaj landoj en la internacia komunumo, Ĉinio kunlaboros kun Rusio por plenumi siajn specialajn respondecojn kiel mondpotenco kaj konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN, kune antaŭenigi la ĝustan vidpunkton pri la historio de la dua mondmilito, protekti la aŭtoritaton kaj statuson de Unuiĝintaj Nacioj, rezolute defendi la rajtojn kaj interesojn de Ĉinio, Rusio kaj la vasta nombro da evoluantaj landoj, kaj kune antaŭenigi egalan kaj ordigitan multpolusan mondon kaj inkluzivigan ekonomian tutmondiĝon.





Putin diris, ke li varme bonvenigas prezidanton Xi Jinping. Ĉi tiu vizito estas tre grava. Ĝi ne nur aldonos fortan impeton al la disvolvado de la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio, sed ankaŭ kune protektos la rezultojn de la venko de la dua mondmilito.


Putin diris, ke la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio baziĝas sur reciproka egaleco kaj reciproka respekto, ne estas direktitaj kontraŭ iu ajn tria partio kaj ne estas influitaj de iu ajn mallonga tempo aŭ sola evento. Rusio kaj Ĉinio faris grandajn oferojn en la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo kuraĝe batalis, atingis la grandan venkon en la kontraŭjapana rezistmilito, kaj faris signifajn kontribuojn al la venko de la dua mondmilito. Rusio kaj Ĉinio subtenis unu la alian dum la malfacilaj jaroj de la milito, forĝis profundan amikecon kaj metis solidan fundamenton por la disvolviĝo de duflankaj rilatoj. La du flankoj devas subteni la aŭtoritaton de Unuiĝintaj Nacioj kaj internacian juron, konservi la ĝustan historian rakonton pri la dua mondmilito, defendi internacian justecon kaj egalecon, kaj kune krei pli bonan estontecon por la du landoj kaj la mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kia estas laboro en Ĉinio? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat