La 8-an de majo en Moskvo, laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin kune renkontis raportistojn post interparolo.
Xi Jinping diris, ke en la pasinta jardeko la internacia situacio travivis grandajn tumulton kaj transformon kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio akiris grandan disvolvon kaj transiron. Vizaĝe al ŝanĝoj de la mondo, la epoko kaj la historio, Ĉinio kaj Rusio devas firme teni la marŝan direkton de duflankaj rilatoj kaj la ĝeneralan tendencon de evoluo de la homara socio, porti siajn respondecojn, kunlabori en ĉiuj flankoj, kaj fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn por antaŭenigi la disvolvadon kaj revigligon de la du landoj kaj protekti internacian justecon.
Xi Jinping akcentis, ke Ĉinio kaj Rusio devas forte konservi la spiriton de la eterna bonnajbareco kaj amikeco, kompleta strategia kunlaborado, kaj reciproka profito kaj kungajno, venkante ŝtormojn kaj trapasante montojn kune, komplete plibonigi la nivelon, amplekson kaj forton de la ĉin-rusaj rilatoj, aldoni plian stabilecon al la mondaj paco kaj sekureco kaj liveri pli fortan impeton por la tutmonda disvolvo kaj prospero.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat