Xi Jinping interparolis kun Vladimir Putin dum tetrinkado

BY:Xie RuifengMay 9, 2025

Posttagmeze de la 8-a de majo en la Prezidenta Oficejo de Kremlo, rusa prezidento Vladimir Putin kaj ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis dum tetrinkado.



Xi Jinping diris, ke la mondo eniris novan periodon de turbuleco kaj ŝanĝo. Se Ĉinio kaj Rusio konservos strategian persistemon kaj persistos en strategia kunlaboro, neniu forto povos malhelpi la du landojn atingi sian respektivan disvolvadon kaj prosperon, haltigi la popolan aspiron de amikeco de generacio al generacio inter Ĉinio kaj Rusio, aŭ haltigi la nunan tendencon de mondo karakterizita de plurflankismo kaj ekonomia tutmondiĝo. Xi Jinping volas konservi proksiman kontakton kun prezidento Putin, gvidi la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio, kaj fari pozitivajn kontribuojn al la antaŭenigo de tutmonda administrado.


Putin diris, ke Rusio kaj Ĉinio ĉiam helpis kaj subtenis unu la alian, kaj la amikeco inter la du landoj estas nerompebla. Putin volas konservi proksiman strategian komunikadon kun prezidanto Xi Jinping, liveri strategian gvidadon por la disvolvado de la duflankaj rilatoj, komune respondi al la defioj de kompleksaj internaciaj situacioj, profundigi ampleksan strategian kunlaboron, protekti la komunajn interesojn de la du landoj, kaj antaŭenigi la disvolvadon de la mondo direkte al justeco, demokratio kaj plurflankismo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kia estas laboro en Ĉinio? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat