La servokomerco de Ĉinio vidis konstantan kreskon en la unua trimestro de la jaro, inkluzive de rapida kresko en la komerco de vojaĝ-rilataj servoj, laŭ oficialaj donitaĵoj diskonigitaj en la 29-a de aprilo.
Laŭ la Ministerio pri Komerco, la servokomerco de la lando atingis 1.97 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 273.5 miliardoj da usonaj dolaroj) dum la periodo, kresko je 8.7% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.
Servoeksporto atingis 835.15 miliardojn da juanoj, kresko je 12.2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj servoimporto kreskis je 6.2% ĝis 1.14 duilionoj da juanoj, rezultinte malfavoran saldon je 303.88 miliardoj da juanoj.
Laŭ la donitaĵoj, la komerco de vojaĝ-rilataj servoj konservis tendencon de fortika kresko, pliiĝinte je 21.8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 584.9 miliardoj da juanoj.
Samtempe, la komerco de sci-intensaj servoj kreskis je 2.6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 752.49 miliardoj da juanoj.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat