La 29-an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis inkubatoron de artefarita intelekto (AI) en Ŝanhajo, alvokante la urbon ludi la rolon de gvidanto de la disvolvado de AI-industrio. "AI estas merĝanta industrio, kaj ĝi estas ankaŭ industrio, kiu apartenas al junuloj," diris Xi Jinping.
"AI-teknologio rapide evoluas kaj eniras fazon de eksploda kresko," diris Xi Jinping, kiam li vizitis la Ŝanhajan Fundamentan Modelan Novig-centron -- grandmodelan inkubatoron -- en kiu estas pli ol 100 entreprenoj. En la inkubatoro, Xi Jinping aliĝis al salono kun temo pri la aŭtonoma evoluado de inteligentaj agentoj de la venonta generacio kaj diskutis kun junaj novigantoj.
Li poste eniris vendejon de AI-produktoj, kie li detale demandis pri la funkcioj kaj merkataj tendencoj de la produktoj, kaj provis paron da saĝaj okulvitroj.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat