Xi Jinping vizitis Nov-disvolvan Bankon

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 30, 2025

Matene de la 29-a de aprilo, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la Nov-disvolvan Bankon (NDB) de BRICS en Ŝanhajo kaj renkontiĝis kun ĝia prezidento Dilma Rousseff.


Xi Jinping gratulis Dilma pro ŝia reelektiĝo kiel prezidanto de NDB. Li substrekis, ke la banko, kiel la unua plurflanka institucio pri disvolvado kreita kaj gvidata de disvolviĝantaj landoj, entenas la komunan forton de la tutmonda sudo. Xi diris, ke tiu iniciato konformas kun la historia tendenco reformi, fariĝinte simbolo de merĝantaj fortoj kaj de sud-suda kunlaboro en la internacia financa sistemo.



La ĉina prezidanto substrekis, ke la kunlaboro inter BRICS-landoj eniris fazon de altkvalita disvolvado. Ĉinio plu firme subtenos NDB-on per ampleksigo de kunlaboroj en projektoj celantaj praktikajn rezultojn. Li ankaŭ esprimis sian deziron kunhavigi spertojn pri disvolvado kun la membrolandoj kaj provizi pliajn internaciajn publikajn havaĵojn pere de la banko.


Laŭ Xi, la plifortiĝo de tutmonda sudo fariĝas esenca forto subtene al la monda paco, antaŭenigo de komuna disvolvado kaj reformado de tutmonda administrado. Sendepende de la ŝanĝoj en la internacia sceno, la progreso de la homaro estas nebremsebla. La disvolvado de Ĉinio baziĝas sur memsufiĉo kaj diligenta laboro, kaj la lando daŭre defendos siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn, samkiel tiujn de la internacia komunumo.



La prezidento de NDB Dilma Rousseff dankis la firman subtenon de Ĉinio al la disvolvado de NDB kaj laŭdis la elstarajn atingojn de Ĉinio sub la gvido de prezidanto Xi Jinping, substrekante la rolon de la lando en antaŭenigo de reformado de tutmonda administrado. Ŝi diris, ke Ĉinio estas ekzempla defendanto de plurflankismo, internacia justeco kaj konstruado de homara komunumo de komuna estonteco. Rousseff esprimis sian malaprobon al unuflankismo kaj protektismo, ĉar ili malfortigas la aŭtoritatan rolon de internacia juro kaj minacas la ĉenojn pri produktado kaj distribuado. NDB senŝanceliĝe daŭrigos en la plenumado de sia misio, aktive kontribuante por la disvolvado de merĝantaj kaj disvolviĝantaj landoj.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Brasil 247





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio publikigis projekton de Ekologia Media Kodo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat