Ĉinio publikigis projekton de Ekologia Media Kodo

BY:Xie RuifengApril 28, 2025

La projekto de la Ekologia Media Kodo estis publikigita por unua revizio ĉe la 15-a sesio de la Konstanta Komitato de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio la 27-an de aprilo. Kun 1 188 artikoloj, la projekto estas dividita en kvin partojn: ĝeneralaj dispozicioj, poluadprevento kaj regado, ekologia protektado, verda kaj malaltkarbona disvolviĝo, juraj respondecoj kaj kompletigaj dispozicioj.


La kompilo de la Ekologia Media Kodo estis iniciatita en 2023. Ĝi celas, sub la gvido de la ideoj pri ekocivilizacio de ĉina prezidanto Xi Jinping, sisteme kunligi, revizii kaj plibonigi la ekzistantajn normojn de ekologiaj kaj mediaj leĝoj, kreante kodon kun ĉinaj trajtoj, responde al la spirito de lanova epoko kaj la volo de la popolo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng
























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Fiŝforma lanterno en Anhui de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat