Fiŝforma lanterno de Shexian-gubernio en Anhui-provinco de Ĉinio aperis en Suda Song-dinastio (1127-1279). Ĝi aspektas kiel karpon, ŝatatan fiŝon de ĉinoj, kaj portas bondaŭguron de feliĉo. Tia fiŝlanterna ludado estas grava loka tradicio. Ĉiujare en la festo lokanoj okazigas rondiradon portante tiajn lanternojn por esprimi bondezirojn.
Fiŝformaj lanternoj atente farataj de lokanoj vivece "naĝas" en la antikva vilaĝo, kie ili altiras vizitantojn per prezentado de la loka kulturo.
En lastaj jaroj, heredantoj de tiu ĉi nemateria kultura heredaĵo enkondukis novigon surbaze de tradicia farado. Ili produktis novstilajn "lanternojn" teneblajn de turistoj. Lernejoj de Shexian-gubernio organizis programojn por enkonduki nematerian kulturan heredaĵon en lernejojn kiel diskonigo, por ke lernejanoj spertu la tradicion.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat