"Batu friponon", koktelo servata kun sandalo en kantona drinkejo

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 25, 2025

Lastatempe la drinkejo Lotus Lounge Bar en Kantono, sudorienta Ĉinio, famiĝis en interreto pro sia unika koktelo nomita "Batu Friponon", inspirita de la antikva kantona tradicia rito nomita "Da Siu Yan", por forpeli malbonŝancon. Mendinte la koktelon, kliento ricevas lignan skatolon kun plasta sandalo kaj verda paperpeco, sur kiu li/ŝi devas skribi la nomon de "fripono", kiu kaŭzas ĝenojn. Sekve, la kliento devas uzi la sandalon por bati la paperpecon, aŭ peti al kelnero tion fari. La rito finas per bruligo de la paperpeco, kio simbolas la malaperigon de malbonŝanco. La kelnero sekve malkaŝas la koktelon, kiu estis en la skatolo por ke la kliento drinku ĝin.



Tiu rito ekzistas de jarcento en la kantona kulturo, kaj lastatempe refoje populariĝis pro filmeto diskonigita de la drinkejo, kiu ricevis pli ol 50 mil ŝatojn kaj 130 mil rediskonigojn en la ĉina socia retejo. La rito "Da Siu Yan" estis tre kutima praktiko en Guangdong kaj Hongkongo, kutime praktikata de maljunaj virinoj sub pontoj. Kvankam tiu praktiko malpopulariĝis en la 1960-aj jaroj rezulte de tiama registara agado kontraŭ superstiĉoj, ĝia praktiko iom populariĝis en la lastaj jaroj. Retanoj tre interesiĝis pri tiu kreema mikso de tradicio kaj moderneco. Iu komentis, "Tio tre mojosas. Mi volas forpeli la malbonon ĉirkaŭ mi." Alia diris, "Mi ŝatus skribi la nomon de mia ĉefo sur tiu paperpeco por forskui mian frustriĝon."



La noviga koncepto de la drinkejo alportis multegon da klientoj al ĝi, interesataj kaj pri la unika sperto kaj pri la rito mem, kun kelkaj dirantaj, ke tio estas la plej ĝojiga drinkeja sperto en la urbo. Ĉu vi ŝatus provi tiun unikan kombinon de rito kaj koktelo?


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat
























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Usono devas dialogi kun Ĉinio surbaze de egaleco, respekto kaj reciproka profito - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat