Prezidanto de ĉijara COP-30 vizitis Pekinon

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 25, 2025

De la 14-a ĝis la 18-a de aprilo, ambasadoro André Correa do Lago, prezidanto de ĉijara 30-a Konferenco de la Partioj de Kadra Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo (COP30), vizitis Pekinon por renkontiĝi kun reprezentantoj de la ĉina registaro, rilataj neregistaraj organizaĵoj kaj sciencaj institucioj.



En la kunveno kun Huang Runqiu, ĉina ministro pri ekologio kaj medio, ambaŭ flankoj diskutis la perspektivojn kaj prioritatojn de la brazila prezidanteco de COP30, kaj ankaŭ la promesplenajn vojojn por kunlaboro kun la ĉina registaro.



En la kunveno kun Hua Chunying, vicministro pri eksteraj rilatoj, ambaŭ flankoj substrekis la ambaŭflankan engaĝiĝon por trakti klimatŝanĝiĝon. Ambasadoro do Lago ankaŭ diskutis kun la ĉina sendito pri klimatŝanĝiĝo pri antaŭenigo de la plenumo de la pariza interkonsento. Dum sia vizito al la preleg-halo pri klimatŝanĝiĝo de la Universitato Tsinghua, ambasadoro do Lago renkontis Xie Zhenhua, eksa speciala sendito de Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo.



En kunveno kun la prezidanto de la Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB), Jin Liqun, ambasadoro do Lago substrekisla gravecon de plurflankaj disvolvaj bankoj por la financado de projektoj rilataj al klimatŝanĝiĝo. Ambasadoro do Lago kaj la ĉefo de UN en Ĉinio, Chang Qide, diskutis la gravecon de plifortigo de plurflankismo kaj instigo al partopreno de internaciaj organizaĵoj en priklimata laboro.


Aldone, en kunveno kun Xuan Changneng, vicprezidanto de la Popola Banko de Ĉinio, ambaŭ flankoj diskutis la rolojn de centraj bankoj kaj aliaj nacinivelaj financaj institucioj en disvolvado de novigaj solvoj por financi klimatan agadon.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Brazila Ambasadorejo en Ĉinio


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio publikigis gvidlinion pri plibonigo de provaj liberkomercaj zonoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat