La 23-an de aprilo Guo Jiakun, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke se la usona flanko vere volas solvi tarif-rilatajn demandojn kun Ĉinio per dialogo kaj intertraktado, ĝi devas ĉesi minacojn kaj ĉantaĝojn kaj konduki la dialogon surbaze de egala traktado, respekto kaj reciproka profito.
Guo Jiakun faris la rimarkojn responde al la plej lastaj komentoj de usona prezidento Donald Trump kaj lia ministro pri financo Scott Bessent rilate al la komerca streĉiĝo inter la du landoj.
Guo Jiakun diris ankaŭ, ke Ĉinio delonge substrekis, ke en tarifaj kaj komercaj militoj ne ekzistas gajninto, protektismo ne solvas problemojn, kaj malkuplo kaj rompo de la industria ĉeno kondukos nur al memizoliĝo.
Li diris, ke se Usono firme decidas lanĉi tarifan kaj komercan militon, Ĉinio batalos ĝis la fino. Sed se Usono vere volas solvi tarif-rilatajn demandojn per dialogo kaj intertraktado, Ĉinio ankaŭ lasas la pordon malfermitan al interparolo.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat