La 17-an de aprilo mi kaj aliaj kvar kolegoj el aliaj landoj havis kunvenon kun reprezentantoj de la pekina registaro por diskonigi niajn spertojn, rimarkojn kaj sugestojn, kun la celo komprenigi al ili la bezonojn de alilandaj talentuloj en la urbo, identigi problemojn kaj diskuti plibonigon de politikoj, kiuj tuŝas la vivojn de eksterlandanoj loĝantaj en la urbo. Tiaj kunvenoj estas parto de la ĉiutaga vivo en Ĉinio: Aŭtoritatoj de malsamaj niveloj de la registaro ofte renkontiĝas kun reprezentantoj de malsamaj rondoj de la socio por informiĝi pri la malfacilaĵoj spertataj de ordinaraj homoj kaj kolekti sugestojn. Publikaj konsultoj estas esencaj partoj de la tutproceza popola demokratio, aparta trajto de la perspektivo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) pri la popola partopreno en la regado de la lando.
Mi partoprenis kunsidon kun reprezentantoj de kvar politikaj partioj en 2022. (Foto: GYLD)
Koncepto devenita de historia procezo
En 2021, dum vizito al la provinco Jiangxi de Ĉinio mi vizitis kelkajn historiajn lokojn, kiuj rilatas al la fruaj tagoj de socialisma movado en la lando. En tiu vojaĝo, du aferoj kaptis mian atenton: La malsamecoj inter la revolucia procezo de Ĉinio kaj la tipa koncepto de brazilanoj pri revolucio, kaj la graveco, kiun KPĈ donas al popola partopreno en regado.
En 1927 Mao Zedong havis la ideon okazigi la revolucion el la kamparo, ĉar li konis tre bone la realon de kamparanoj kaj rimarkis la potencialon engaĝi ilin en la lukto por socialismo. Por tion fari, estis necese estigi dialogon kun la kamparaj loĝantoj, noti iliajn problemojn kaj agadi por solvi ilin. Puto daŭre funkcianta en la urbo Ruijin bone rakontas pri tio: Kiam komunistoj alvenis al la loko, ili tuj informiĝis pri la problemoj alfrontataj de lokanoj, kaj unu el ili estis la longa distanco, kiun ili bezonis trairi por kolekti akvon. Mao kaj liaj akompanantoj tuj fosis la puton kaj tiel solvis la problemon kaj gajnis subtenon de la popolo.
Puto fosita de Mao Zedong kaj aliaj homoj en Ruijin
En la unuaj jaroj de socialismo en Ĉinio, la registaro sin organizis en popolaj kongresoj kaj la partio en komitatoj. En miaj vojaĝoj tra Ĉinio, mi konstatis, ke komitatoj ekzistas eĉ en maldense loĝataj lokoj. Ili tenas proksiman kaj konstantan kontakton kun la popolo kaj klopodas por solvi problemojn tuj post kiam ili aperas.
La vortumo Tutproceza Popoldemokratio estis unuafoje publike uzita de prezidanto Xi Jinping en 2019, kaj sekve estis enmetita en la ĉinan leĝaron en marto 2021, sed ĝi rezultas de konstanta procezo de perfektigo de la regado de la lando kombinante la teoriaj atingojn kun la praktikaj spertoj. Tutproceza popola demokratio celas ebligi popolan partoprenon en ĉiuj procezoj rilataj al la politika vivo de la lando, inkluzive de elektado de kadroj, decidofarado, leĝdona laboro, publika administrado kaj superrigardo.
Kiel ĝi funkcias en la praktiko?
En miaj unuaj jaroj en Ĉinio, mi de proksime akompanis la laboron por malaperigo de malriĉeco en la lando kaj havis la ŝancon viziti kelkajn el la lastaj lokoj liberigitaj de malriĉeco kaj konstati surloke la situacion. Sinjorino en vilaĝo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kiu helpe de la loka registaro malfermis gastejon por kreskigi sian enspezon kaj liberiĝi el malriĉeco, rakontis al mi tre interesan rakonton: Ŝi scipovas nur la ujguran, sed la turistoj, kiuj tie tranoktas, estas ĉefe el orienta Ĉinio kaj parolas nur la ĉinan. Por komuniki kun ili, ŝi petas helpon al la loka komitato de KPĈ, kiu provizas interpretiston al la lokanoj. Ŝi daŭrigis la rakonton: Kiam la negoco ekprosperis, ŝi miskalkulis la kvanton da provizaĵoj bezonataj de la gastoj, kiuj manĝis la tutan stokon de manĝaĵoj. Kun la gastejo plena je turistoj kaj pluraj mendoj de manĝo, ŝi ne povis foriri por aĉeti la bezonaĵojn kaj petis helpon al la komitato, kaj la komitato solvis ŝian problemon.
Laktoteo, fruktoj kaj nuksoj sur tablo de gastejo en Xinjiang
Komitatoj donas grandan avantaĝon al la regado de la lando, ĉar ili sukcesas muldi politikojn al lokaj bezonoj, detale konas la problemojn kaj perspektivojn de la loko kaj tenas proksiman kaj konstantan dialogon kun la loka popolo. Krom tio, Ĉinio provizas al homoj kanalojn por informi problemojn, fari kritikojn kaj sendi sugestojn al la registaro. La telefona numero 12345, kiu provizas ankaŭ fremdlingvajn servojn en grandaj urboj, estas bona ekzemplo de tio: Ĉiu telefonalvoko rezultas en protokola numero, per kiu oni povas akompani la sinsekvon de la afero. Oni sendas la sugestojn aŭ plendojn al koncernaj respondeculoj, kaj poste oni telefonas al la plendinto por peti konfirmon, ĉu la raportita problemo estis solvita kaj ĉu la solvo estas kontentiga. Krom komitatoj kaj komunikaj kanaloj, ankaŭ estas forumoj, en kiuj aŭtoritatoj diskutas la koncernajn temojn kun reprezentantoj de malsamaj sektoroj de la socio kaj konsultoj, kiuj celas kolektadon de informoj por prilaborado kaj perfektigo de politikoj.
Mia pasinta sperto
La 15-an de aprilo 2022 mi partoprenis en la unua delegitaro de fremdlandanoj, kiu vizitis la pekinan komitaton de la Ĉina Popolpolitika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). En tiu okazo, la ĝenerala sekretario de la komitato, Li Yalan, akceptis nin kaj iom klarigis pri la laboro de la komitato, kiun ŝi priskribis kiel platformon por efektivigo de taskoj. Por doni ekzemplon pri la laboro de la pekina komitato de ĈPPIK, ŝi prezentis la laboron faritan por mildigi la aerpoluadon en la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei. Membroj de la komitato vizitis plurajn lokojn por inspektoj, babilis kun laboristoj kaj fakuloj el malsamaj sektoroj kaj kolektis valorajn informojn por prilabori efikan proponon, kiu efektive redonis al la popolo puran aeron kaj bluan ĉielon.
ĈPPIK konsistas de reprezentantoj de ĉiuj politikaj partioj de Ĉinio kaj individuaj homoj neligitaj al partio, kaj ankaŭ reprezentantoj de ĉiuj etnoj de la lando, de la kvin religioj oficiale funkciantaj en la lando, kaj de diversaj sociaj kaj profesiaj rondoj. Fine de ĉiu jaro, la urba komitato de ĈPPIK kunsidas kun la urba registaro por plani la registaran laboron por la sekva jaro. Komence de la nova jaro, la komitato aŭskultas la raportojn de la urbaj registaro kaj tribunaloj, okazigas kunsidojn de la komitato, prilaboras proponojn surbaze de interkonsiliĝo kaj sendas ilin al la registaro por esti efektivigataj. Dum la procezo ĈPPIK aŭskultas opiniojn kaj de fakuloj kaj de la popolo por certigi, ke la propono havos bazon kaj en scienco kaj en la popola volo.
Mi kaj aliaj eksterlandanoj dum vizito al la pekina komitato de ĈPPIK. (Foto: GYLD)
En tiu sama tago kaj kun la sama delegitaro, mi vizitis kvar politikajn partiojn de Ĉinio -- Zhigong, Jiusan-societo, Revolucia Komitato de Ĉina Kuomintango, kaj la Ĉina Asocio por Antaŭenigo de Demokratio -- kaj babilis kun kelkaj el iliaj reprezentantoj. Tiuj partioj ekzistas ekde la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj subtenas socialismon kun ĉinaj trajtoj, sed ĉiu el ili havas sian propran fokuson. Ekzemple, Jiusan-societo fokusiĝas sur disvolvado de scienco kaj edukado.
En tiu kunsido kun partiaj reprezentantoj, mi konis spertojn kaj ekzemplojn pri iliaj agadoj en la politika vivo de la lando. Kelkaj rakontis pri proponoj, kiujn ili helpis prilabori kaj sekve estis senditaj al ĈPPIK, dum aliaj parolis pri la graveco kaj signifo de demokratio por la regado de la lando. "Angloj ne vidas Ĉinion kiel demokratian landon. Sed en Ĉinio homoj rimarkas, ke la ĉina modelo estas pli taŭga por la lando, ĉar ĝi havas radikojn en Ĉinio kaj adaptiĝis al la nacia realo," diris Wang Yang, reprezentanto de la partio Zhigong en tiu kunsido. Mia propra sperto en Ĉinio validigas la rimarkon de Wang: Multe da ĉinoj, kiujn mi konas, subtenas la modelon de demokratio alprenita de Ĉinio kaj kredas, ke importita modelo ne kongruas kun la specifaj trajtoj de la lando. Mi ofte aŭdas de ĉinoj, ke ĉiu lando devas disvolvi sian propran modelon pri regado, surbaze de siaj propraj kondiĉoj.
Eĉ eksterlandanoj povas partopreni
Ekzemple la praktika funkciado de demokratio en Ĉinio, mi rakontos pri la kunveno kun pekinaj aŭtoritatoj la 17-an de aprilo. En miaj unuaj jaroj en Pekino, la komunumo de eksterlandanoj konsistis ĉefe de lingvoinstruistoj, kiuj volis resti en Ĉinio dum kelkaj jaroj kaj poste foriri. Nun pli kaj pli da eksterlandanoj ĵus alvenintaj estas altkvalifikitaj fakuloj kun bonaj laboroportunoj eksterlande. Ili havas pli kompleksajn bezonojn kaj planas resti en la lando longtempe. Evidente, rilataj politikoj bezonas adaptiĝi al tiu nova realo.
Plejparto de la temoj prezentitaj de eksterlandanoj al la kunveno spegulas tiun realon, ĉar ili iel rilatas al la longtempa restado en la urbo, inkluzive de zorgoj pri longtempa loĝado, vivokosto, kuracaj servoj, stabila vivo kaj problemoj rilataj al edukado de gefiloj de eksterlandanoj en Ĉinio. Multaj, eĉ mi mem, plendis pri la bezono ĉiujare renovigi vizon, kaj la aŭtoritatoj ne nur notis tiun temon, sed ankaŭ sugestis al ni manieron akiri kvinjaran vizon, indikante, ke tiu problemo estis komprenata el la vidpunkto de la ĝenoj rilataj al plenumado de burokrataĵoj, kiam fakte la vera problemo estas la manko de garantio pri longtempa restado, kio efikas sur vivostabileco kaj longtempa planado.
Ekzemple, ĉu vi aĉetus apartamenton en fremda lando havante vizon, kiu senvalidiĝos post malpli ol unu jaro? Plejmultaj homoj ne riskus. Sed post pluraj renovigoj de vizo oni subite komprenas, ke jaroj pasis kaj multe da mono, kiu povus esti investita en la propra estonteco, estis perdita en lupago. Ĉu indas daŭrigi tiun situacion? Jen dilemo, kiu efektas multajn eksterlandanojn en Ĉinio. Multaj el ni klarigis pri malfacilaĵoj rilataj al aĉeto de apartamento, akiro de porĉiama restadpermesilo kaj aliro de gefiloj al lernejo. Mi mem konas plurajn eksterlandanojn, kiuj pro tiuj problemoj, decidis forlasi Ĉinion por vivi en alia lando.
Samtempe kiam ni prezentis problemojn kaj sugestis plibonigojn, niaj spertoj kaj rimarkoj ankaŭ montris, ke ni atestis plibonigon de urba regado dum nia restado en Pekino. Mi mem menciis du gravajn atingojn, la okulfrapa plibonigo en la aerkvalito kaj la aldono de eksterlandanoj en la ĉina sistemo pri socia sekureco. Estis ankaŭ laŭdoj al plibonigoj en publika transporto kaj infrastrukturo.
El pli ampleksa perspektivo, tiu kunveno pensigis min pri la grandega kontrasto inter la politika debato en Ĉinio, pri praktikaj bezonoj de homoj kaj proponoj por publika bono; kaj la diskutoj pri politiko, kiujn mi vidas en okcidentaj sociaj retejoj, kiuj kutime estas nur aro da plendoj, akuzoj kaj ofendoj, kiuj ne kreas perspektivojn por problemsolvado.
Inspiro por la mondo
Mi refoje substrekas, ke en miaj babiladoj kun ĉinoj ili ofte klarigas, ke la ĉina modelo pri regado estas la plej bona por Ĉinio, ĉar ĝi estas bazita sur ĝiaj specifaj trajtoj, sed ne devus esti alprenita de aliaj landoj, ĉar ĉiu lando havas propran kulturon kaj realon, sekve ili devas disvolvi sian propran modelon. Mi konsentas kun tiu vidpunkto, sed opinias, ke ni havas multon por leri el la ĉina sperto. Serĉi regadmodelon kapablan, instigi kaj certigi la popolan partoprenon kaj ĉefe, orientigi politikojn al liverado de praktikaj rezultoj, estas la defio, kiun ĉiuj landoj bezonas alfronti.
Ekster Ĉinio, politikaj disputoj estas pli kaj pli bazitaj sur ideologia sekteco kaj malligitaj al la realo. Kreskas atakoj al edukado, scienco kaj civito, esencaj kolonoj por la konstruado de ajna lando. La malracieco de ekstremismoj rezultas de frustriĝo pri politika sistemo pli kaj pli malkapabla respondi al la postuloj de la popoloj, kiu donas al ĉiu civitiano la rajton elekti naciajn gvidantojn, sed ne sukcesas solvi la problemojn.
En 2012 en la konferenco Rio+20 mi plurfoje aŭdis plendojn de reprezentantoj de la civila socio el la tuta mondo, dirantaj, ke ili laciĝis vidi tumondajn gvidantojn anonci belajn rezoluciojn, kiuj promesas al ni surteran paradizon, sed liveras neniun praktikan solvon. Mi konstatas, ke tiu sento nur pligraviĝis kaj disiĝis en pli vasta rondo. En serĉado de solvoj por siaj problemoj, averaĝa homo trovis en radikaleco manieron esprimi sian indignon. Radikaleco same tute ne solvas la problemojn, sed ĝi efike inventas kulpulojn.
En tiu ĉi komplika momento, Ĉinio fariĝis insulo de saĝeco. Ĉinoj rimarkas, ke iliaj vivoj pliboniĝis, havas efikajn kanalojn por partopreni de ĉiuj fazoj de regadprocezo kaj sentas, ke iliaj petoj estas ja traktataj. Tutproceza popoldemokratio faciligas popolan partoprenon, antaŭenigas socian harmonion kaj liveras konkretajn rezultojn. Ĝi montras al ni vojon por superi la krizon de okcidenta demokratio.
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat