Lastatempe Ĉinio publikigis gvidlinion pri plibonigo de la provaj liberkomercaj zonoj de la lando por plue antaŭenigi pordmalfermon kaj altkvalitan disvolviĝon.
La gvidlinio, publikigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, postulis antaŭenigon de la optimumigo kaj plibonigo de komerco de varoj, vigligon de la disvolviĝo de komerco de servoj kaj subtenon al noviga disvolviĝo en cifereca komerco.
La gvidlinio ankaŭ alvokas la aplikadon de ciferecaj fakturoj kaj subskriboj. Investliberaligo kaj faciligo devus esti progresinta, kaj la nivelo de pordmalfermo devas esti plifortigita por pli vaste altiri kaj utiligi eksterlandan kapitalon.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat