Saluto de Grenpluvo

BY:Gao ShuyuanApril 21, 2025

 


Grenpluvo estas sunperiodo, kiam grenoj burĝas pro ofta pluvado. Kukoloj kvividas por atentigi la tempon de semado.


Tiuperiode, peonioj pompe floras en Luoyang. Ili estas belaj kaj bonodoraj. La peonio estas simbolo de nobleco, eleganteco kaj bonŝanco. Oni kunfandigas la bonan simbolon kun poetoj, pentraĵoj kaj artaĵoj  kaj kredas, ke la manĝaĵoj faritaj el peonioj helpas al la cirkulado de sango.


Printempo finiĝos ĉe la fino de la periodo. Tamen, ne ĉagrenu pro la forpaso de la belaj peonioj kaj la printempo.