Brazila Duo de Lucas koncertis en Ĉinio

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 21, 2025

Vespere de la 16-a de aprilo mi iris al speciala koncerto de la brazila duopo Duo de Lucas, formita de du muzikistoj Lucas Bohn kaj Lucas Soares, ambaŭ el Brazilo. Ne ofte oni havas ŝancon spekti koncerton de brazila popola muziko en Pekino, sekve tio estis grava kaj nemaltrafebla ŝanco. Ne hazarde, plejparto de la homoj en la spektantaro estis brazilanoj.


Lucas Bohn (ĉe la klavaro) kaj Lucas Soares koncertas en Pekino.


Lucas Bohn, pianisto, komponisto kaj edukisto, diplomiĝis pri popola muziko ĉe Ŝtata Universitato de Campinas, la sama, kie mi diplomiĝis, kaj sekve li magistriĝis pri ĵaza komponado ĉe Universitato de Suda Karolino en Usono.


Lucas Soares estas pianisto kaj ankaŭ kantisto kaj verkisto de kanzontekstoj. Li estas la fondinto de Instituto Anelo, senprofita organizaĵo, kiu senpage provizas muzikan edukadon al pli ol 1 200 studentoj el vundeblaj komunumoj en Campinas, Brazilo. Kantoj verkitaj de li estis registritaj de famaj brazilaj muzikistoj, interalie Sérgio Britto, Jairzinho, Walmir Borges kaj Zeca Baleiro.


Dum la longa tempo, kiam mi loĝis en Campinas, mi foje aŭdis pri Instituto Anelo, sed tiam mi ne informiĝis pli detale pri ĝia laboro, mia fokuso estis alia. Sed la mistera forto de vivo alportis Instituton Anelo al mi ĉi tie pere de tiuj du muzikistoj envolvitaj en tiu projekto. Instituto Anelo antaŭ nelonge ricevis la premion Socia Kinematografo en la kinofestivalo Tulipani di Seta Nera en Romo, Italio, pro la filmo Nosso Lugar (Nia Loko).


"Instituto Anelo ekzistas 25 jarojn," klarigis al mi Lucas Soares dum paŭzo meze de la koncerto. "Sed nia duopo ekzistas nur tri monatojn. Ni kreis ĝin speciale por koncerti en Ĉinio," li aldonis, rakontante pri sia entuziasmo pri la unua vizito al Ĉinio.


La repertuaro de la koncerto inkludis konatajn kantojn de brazila popolmuziko, verkitajn de aŭtoroj kiel Tom Jobim kaj Vinicius de Moraes, kaj ankaŭ verkojn de la duopo mem. Ilia partnereco komenciĝis en 2020, komence de la pandemio de KOVIM-19, kaj restas firme. La du muzikistoj unue vizitis la urbon Shenzhen de Guangdong-provinco, kie ili ankaŭ koncertis, kaj de tie venis al Pekino por la dua koncerto. Ili tre ŝatas Ĉinion kaj emas reveni en estonteco.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto
























Xi Jinping atingis Pnompenon por ŝtata vizito al Kamboĝo - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat