La tekniko de filigran-inkrustaĵo estas nomata kiel unu el la ok tradiciaj metiartoj de Pekino. Kun oro aŭ arĝento kiel materialoj, metiistoj aplikas plurajn teknikojn kaj faras la metalajn dratojn en diversajn formojn.
La tekniko de filigran-inkrustaĵo estis listigita kiel ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo en 2008.
Dong Ruijing el Pekino okupis sin pri la arto por pli ol 30 jaroj. Liaj verkoj estis premiitaj en diversaj konkursoj kaj ekspozicioj. Nun li sin dediĉas al filigran-inkrustaĵo en arĝentaj objektoj.
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat