Ma Suying, instruistino de la gubernio Yuanyang de la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio, instruis al amatoroj brodadon. En la jaro 2017, Ma Suying starigis sian brodejon helpe de ŝanhajaj volontuloj. Ŝi trejnis brodistinojn en sia vilaĝo por kune fari metiartaĵojn kun ji-trajto. Tio ne nur pliigis enspezojn de lokanoj, sed ankaŭ havas bona efikon en la socio.
Ji-nacia brodarto estas populara en la regionoj kie loĝas tiu naciminoritato. Ĝi ankaŭ estas nemateria kultura heredaĵo konata de ĉinaj popolanoj. Brodaĵo de ji-nacio havas tri kolorojn: ruĝan, flavan kaj nigran. Ĝi estas stile krudeta kaj kolorriĉa, spegulante la nacian karakteron pri adoro al totemoj kaj la naturo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat