La 9-an de aprilo 2015 estis komencita en Nankino la studprogramo pri nemateria kultura heredaĵo: en nankinaj lernejoj kaj universitatoj la heredantoj de tiuj artoj prelegis pri sia metiarto aŭ prezentis ĝin. Wu Yuanxin, ŝtatnivela heredanto de nemateria kultura heredaĵo kaj estro de la muzeo pri ĉina indigita tolo, rakontis pri sia farado de la aparta tolo en la Nankina Universitato pri Poŝto kaj Telekomunikado. La vesto farita el la de li desegnita tolo estis portata ekzemple de Peng Liyuan, la edzino de la nuna ĉina prezidanto.
La ĉina indigita tolo estas tradicia tinkturita teksaĵo de la nacio Han en sudorienta Ĉinio. Ĝi havas longan historion de almenaŭ pli ol 1 300 jaroj. Plej frue ĝi estis tinkturita per indiguja herbo. Laŭ la tradicio, la tolo devas esti farita tra ĉeno da prilabor-procedoj, oni bake indigas la tute kotonan man-teksaĵon post ŝmiro laŭ desegno per kunfandaĵo de kalko kaj sojfaba pulvoro, kaj fine forskrapas la ŝminkaĵon.
Wu Yuanxin diris, ke en lia hejmoloko kreskas speco de indig-herbo kaj ĝi estas utiligata kiel natura kolorigaĵo. Post sia diplomiĝo el mezlernejo en la aĝo de 17 jaroj li komencis labori en tinkutur-fabriko. En la aĝo de 23 jaroj, li ekstudis en profesia lernejo de tiu industrio. Li speciale faras desegnadon de tiu ĉi metiarto kaj esploradon pri ĝi kun persistemo. Sur la bazo de tradicia farado, li ellaboris multajn novajn desegnojn kiuj adaptiĝas al la gusto de modernuloj.
En la lastaj jaroj, vestoj kaj objektoj el tia tolo denove populariĝis, ĉar ili havas antikvecan belecon. Post la klopodoj de Wu Yuanxin kaj liaj samlokanoj, diference de la produktaĵoj de pli fruaj tempoj kun nur unuflanka desegno, la nuntempa tolo havas desegnon ĉe la du flankoj kaj multajn kolorojn sur unu peco.
Dank' al la zorgo de la registaro pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj, Wu Yuanxin fariĝis la unua heredanto de nemateria kultura heredaĵo el la kampo de la koncerna metiarto en la jaro 2006. Li daŭre disvastigas la metiarton en lernejoj kaj universitatoj. Tio, unuflanke, konigas al pli da lernantoj kaj studentoj pri la tradicia arto, kaj aliflanke estas ŝanco por Wu Yuanxin lerni ion novan de la gejunuloj.
En marto 2014, Peng Liyuan portis veston faritan el indigita tolo dum la vizito eksterlande. Wu Yuanxin diris, ke la de li kaj liaj kunlaborantoj desegnita tolo havas pli kaj pli modernan fasonon. Krom vestoj, ĝi povas esti por kurtenoj, tablotukoj, ŝuoj, ĉapoj, sakoj, ludiloj kaj aliaj tolaĵoj. Li diris: "La indigita tolo estas vivanta." Dum uzado la koloro de la tolo iom ŝanĝiĝos, kaj la objektoj havas apartan ĉarmon post precipitiĝo de la tempo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat