Palaco Potockich en Varsovio, kie sidas la pola Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo (Foto de Marcin Białek)
La 20-an de novembro 2015 prof. Małgorzata Omilanowska, la pola ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo, permesis lokigi la lingvon Esperanto sur la Polan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.
Tio estas rezulto de klopodoj iniciatitaj de prof. d-ro hab. Edmund Wittbrodt, membro de la pola Senato, kaj s-ro Kazimierz Krzyżak, estrarano de la Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL).
La ĉi-foja sukceso estonte ebligos proponi al UNESKO por enlistigi Esperanton sur la Reprezentan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro.
(informo de Jerzy Antoni Walaszek, EDE-PL)
Redaktoro: USUI Hiroyuki
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat