Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Pnompenon por ŝtata vizito al Kamboĝo en la 17-a de aprilo.
Xi Jinping klarigis per skriba deklaro farita post sia atingo, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo eltenis la provon de tutmondaj ŝanĝiĝoj kaj ĉiam restas solidaj. Li diris, ke la duflankaj rilatoj estis forĝitaj kaj nutritaj de la pliaĝa generacio de gvidantoj de la du landoj.
Li substrekis, ke Ĉinio firme subtenas Kamboĝon en strategia sendependeco kaj prenas Kamboĝon kiel prioritaton en sia diplomatio kun najbaraj landoj. Li esperas firmigi amikecon kaj antaŭenigi kunlaboron kun Kamboĝo, por alporti pli da avantaĝoj al la popoloj de Ĉinio kaj Kamboĝo kaj kontribui per pli da pozitiva energio al paco kaj stabileco en la regiono kaj la mondo.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat