La 16-an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio pretas labori kun Malajzio por konstruado de altnivela strategia ĉin-malajzia komunumo de komuna estonteco, celante bonvenigi novajn "orajn 50 jarojn" por duflankaj rilatoj. Xi Jinping faris la alvokon en sia renkontiĝo kun malajzia reĝo Sultan Ibrahim Sultan Iskandar dum ŝtata vizito al la lando.
En la sama tago li renkontiĝis kun malajzia ĉefministro Anwar Ibrahim. Xi Jinping diris, ke li pretas labori kun Anwar Ibrahim por antaŭenigi altnivelan kaj strategian disvolvadon de ĉin-malajzia komunumo de komuna estonteco kaj estontece pli multe kontribui al regiona prospero kaj stabileco.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat