Xi Jinping alvokas Ĉinion kaj Vjetnamion kune marŝi al modernigo

BY:Xie RuifengApril 16, 2025

La 14-an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis Ĉinion kaj Vjetnamion marŝi al moderniĝo man-en-mane.



En sia renkontiĝo kun prezidanto de la Nacia Asembleo de Vjetnamio Tran Thanh Man, Xi Jinping diris, ke alfrontante la internacian situacion kun ŝanĝiĝoj kaj tumultoj, Ĉinio kaj Vjetnamio devas firmigi fidon pri siaj vojoj, plifortigi solidarecon kaj kunlaboron, daŭrigi konstruadon de la ĉin-vjetnama komunumo kun komuna estonteco, kiu havas strategian signifon, man-en-mane marŝi al modernigo kaj aldoni pli da stabileco kaj pozitiva energio al la mondo.


Xi Jinping diris, ke la plej altaj gvidantoj de la du partioj kaj landoj devas ĝustatempe interŝanĝi opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj ĉefaj aferoj komune zorgataj, daŭre plifortigi konscion kaj reciprokan konfidon, kaj marŝi stabile por certigi stabilan progreson de la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio.


Tran Thanh Man diris, ke Vjetnamio kaj Ĉinio, ligitaj per montoj kaj riveroj, forĝis sinceran amikecon karakterizitan de "kamaradeco plus frateco" sub atentema nutrado de sinsekvaj gvidantoj de la du partioj kaj landoj, kaj la du flankoj konservas longdaŭrajn amikajn rilatojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La peonia ĝardeno Caozhou en Heze - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat