La peonia ĝardeno Caozhou en Heze

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 16, 2025

La Peonia Ĝardeno Caozhou en la urbo Heze de la provinco Shandong, Ĉinio, okupas areon de 1 600 mu-oj (= 1.07 kvadrataj kilometroj) kaj estas AAAA-nivela turismejo. Ĝi estas la plej granda peonia kaj shaoyao-a ĝardeno de la mondo, kaj kadre de plantita areo kaj kadre de diverseco de variaĵoj. Tie troviĝas 800 mil plantoj kun enture 1 308 variaĵoj de peonioj.


Virino en tradicia ĉina vestaĵo pozas por foto en la ĝardeno.


Vizitantoj fotas eksponaĵojn de la Nacia Peonia Konkurso kaj Ekspozicio, okazanta en la parko.


La ĝardeno originas de Tang-dinastio (618-907) kaj devenas de pli ol deko da antikvaj peoniaj ĝardenoj. Ĝi havas 12 zonojn kun malsamaj temoj kaj 39 lokojn por kultura celo, inkluzive de la Nacia Peonia Muzeo kaj kelkaj antikvaj domoj. Ĝi ankaŭ estas nacia centro por peonia kultivado, distribuado kaj folklora esplorado, kun preskaŭ 100 sciencaj patentoj kaj pluraj internaciaj premioj.


Peonio en la ĝardeno


Virino uzas girlandon el peonioj. Tiuj girlandoj estas tre popularaj inter vizitantoj de la ĝardeno.


En printempo, turistoj ŝatas viziti la ĝardenon por ĝui la belecon de peonioj kaj fotiĝi ĉe la belaj floroj. Dum vizito al la parko, oni povas konstati ĝian riĉan kulturan vivon, ĝui diversajn aktivaĵojn kaj aĉeti plurajn produktojn rilatajn al peonioj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Peonioj pompas en Heze - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat