Peonioj antaŭenigas ekonomian disvolvon de ĉina urbo

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 15, 2025

La urbo Heze de Shandong-provinco, orienta Ĉinio, estas konata kiel "ĉefurbo de peonioj" pro sia granda produktado de tiuj floroj. Kun tre taŭga klimato kaj 1 500-jara sperto en kultivado de peonioj, Heze disvolvis kompletan agrikulturan kaj industrian ĉenon lige al produktado de tiuj floroj kaj ilia transformado per industriaj procezoj. Nuntempe 500 mil homoj en Heze okupiĝas pri laboro rilata al peonioj, kaj pasintjare la floroj donis enspezon je 13 miliardoj da juanoj al la urbo. Inter la produktoj disvolvitaj en Heze troviĝas ne nur peonia oleo kaj tradiciaj ĉinaj kuraciloj, sed ankaŭ pluraj novigaj produktoj, kiel dentokremo, kosmetikaĵoj, parfumoj kaj eĉ ovoj de kokinoj breditaj per speciala manĝaĵo farita el peonioj! Jen sube kelkaj interesaj produktoj de heze-a peonia industrio.


Virino rigardas eksponatajn produktojn el peonioj.


Kosmetikaĵoj el peonioj


Kafo miksita kun peonioj


Kuraciloj el peonioj. La kuraca povo de peonioj estas delonge konata de tradicia ĉina medicino.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Heze plifortigas rilatojn kun la mondo per "peonia diplomatio" - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat