Pasta modelado estas nemateria kultura heredaĵo populara en tuta Ĉinio, kaj en kelkaj regionoj de la lando ĝi akiris lokajn trajtojn kaj teknikojn. Interalie, en la urbo Heze de Shandong-provinco, tiu arto estas agnoskata ne nur kiel nemateria kultura heredaĵo, sed ankaŭ kiel reprezenta heredaĵo de la popolo de Heze. Jen la laboro de Su Yanjun, heze-a artisto, kiu sin dediĉas al pasta modelado ekde sia infaneco kaj lernis la teknikon el la majstro Shi Zhenshan. Ŝiaj verkoj nun troveblas en pluraj artgalerioj kaj personaj kolektoj. Unu el ŝiaj specialaĵoj estas modeli peoniojn, kiuj estas tradicio de Heze. Kiam peonioj burĝonas kaj allogas multajn homojn al la peonia ĝardeno Caozhou, Su kaptas la ŝancon por diskonigi sian arton.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat