Ĉinio strategie respondas al tarifa ĉikanado fare de Usono

BY:Xie RuifengApril 11, 2025

Lastatempe Usono altrudis plian 50%-an tarifon al ĉinaj varoj ekde la 9a de aprilo. Estas klare, ke Usono unuavice lanĉis tarifan premon al Ĉinio, kaj poste Ĉinio reagis kun la celo revenigi Usonon al la ĝusta vojo de plurflankisma komerca mekaniko. Sed Usono intencas fari ekstreman premon kaj ĉantaĝon al Ĉinio. Refoje Ĉinio eksplicis, ke se Usono insistos pri sia tarifa politiko, Ĉinio batalos ĝis la fino.


Tio, ke la usona registaro plenforte ludas "tarifan karton", ĉefe servas al la mezperioda elektado en la venonta jaro, kaj per tio Usono serĉas siajn politikajn interesojn. Pro tio, ke Ĉinio estas firma antaŭeniganto de ekonomia tutmondeco, Usono volas renversi la kelkdekjaran procezon de la tutmondiĝo por refari la procezon, konservi sian hegemonion en la mondo, kaj konstante suĉi la sangon de la mondo.


Freneza pliigo de tarifo ne povas serioze influi sur la ĉinan ekonomion. Kiel ajn Usono faras premon, Ĉinio havas rimedojn kontraŭ ĝi. Ĉinio plue koncentras siajn fortojn por altigi la nivelon de malfermo al la mondo. Ĉinio ĉiam opinias, ke la esenco de la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas kungajno kaj kunprofito, kaj malakordoj pri komerco devus esti solvitaj per dialogo kaj interkonsiliĝo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kiu landano estas Zamenhof? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat