Lastatempe, post kiam la usona registaro anoncis la altrudon de tiel nomataj "reciprokaj tarifoj" al ĉiuj komercaj partneroj, la akcioj de usonaj teknikaj kompanioj kiel Apple grave falis.
Iuj institucioj atentigis, ke la altrudo de tarifoj povas kaŭzi, ke la prezo de iPhone-telefonoj plialtiĝos je 30%-40%. Pri tio ni povas fari analizon pere de iPhone-telefono.
iPhone 16 Pro kun 256GB-a versio povas esti ekzemplo, ĝia oficiala prezo en Usono estas 1 100 usonaj dolaroj. Laŭ datumoj kalkulitaj de usonaj amaskomunikiloj, la totala kosto de la kompanio Apple por fari poŝtelefonon estas ĉirkaŭ 549.73 usonaj dolaroj. La telefono inkludas partojn produktitajn de Ĉinio, la Korea Respubliko kaj Japanio, kaj se ni aldonu la koston de muntado kaj testado, la totala kosto de la telefono estas ĉirkaŭ 580 usonaj dolaroj.
Nun, preskaŭ ĉiuj iPhone-poŝtelefonoj venditaj en Usono estas produktitaj en Ĉinio. Post kiam Usono anoncis 34% tiel nomatan "reciprokajn tarifojn" al Ĉinio, kune kun la ekzistanta 20%-a tarifo, la usona tarifo jam atingis 54%. Se ĉi tiuj partoj estos eksportitaj al Usono, la pliigita imposto atingos 296.86 usonajn dolarojn, alportante la koston de poŝtelefono al 876.79 usonaj dolaroj, pliiĝo je pli ol 50%.
Se oni revenigos fabrikadon de iPhone al Usono, ĉu tia kosto povos esti reduktita?
Ne. Usonaj kompanioj ankoraŭ pagos tarifojn por multaj importitaj partoj. Laŭ la tarifoj altruditaj de usona prezidento Trump, eĉ se enkalkuli nur iujn gravajn partojn, la tarifoj same pliigos la koston je preskaŭ 100 usonaj dolaroj po unu poŝtelefono, sen mencii, ke la laborkosto de muntado de iPhone en Usono estas multe pli alta ol en Ĉinio. Laŭ la taksoj de usonaj amaskomunikiloj, la totala kosto estos pli alta ol importado el Ĉinio.
Eble iuj opinias, ke la pliigita kosto de poŝtelefono ne estas troa, sed se temas pri ĝenerala poŝtelefona vendado de Apple, la situacio estas tute alia. La internacia financserva kompanio Morgan Stanley antaŭdiris, ke ĉifoja altrudo de tarifoj forkostos al Apple 33 miliardojn da usonaj dolaroj jare. Cook, ĉefo de Apple, donacis milionon da usonaj dolaroj al la enoficiĝa komitato de Trump, kiam li komencis sian respondecon, sed Trump kaŭzos al li monperdon pli-ol-30-mil-oblan. Krom Apple, teknikaj kompanioj kiel Dell kaj HP alfrontas pli grandan premon, ĉar la pliigitaj tarif-kostoj povas esti egalaj al ilia atendata neta profito en 2025.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat