Voĉdoninte por Trump, usonaj farmistoj estas atakitaj de la tarifoj altruditaj de li

BY:Xie RuifengApril 10, 2025

La 1-an de aprilo la retejo de Wall Street Journal publikigis artikolon titolitan "Voĉdoninte por Trump, usonaj farmistoj estas atakitaj de la tarifoj altruditaj de li", verkita de Kristina Peterson.



En la artikolo la verkisto montris, ke dum la lastaj du monatoj, la registaro de nuna usona prezidento Trump ellaboris serion da politikoj, kiuj alportis necertecon al la agrikultura industrio, kiu jam luktas por trakti malaltajn prezojn, altajn kostojn kaj neantaŭvideblan damaĝan veteron.


Farmistoj, tradicie ŝlosila balotantaro por Trump, alfrontas multajn defiojn. Trump anoncis la novajn tarifojn la 2-an de aprilo, antaŭ ol tio Carolyn Levitt, gazetara sekretario de Blanka Domo, diris, ke farmistoj ne ricevos sendevigojn.


Laŭ marta enketo de preskaŭ 3 000 farmistoj de agrikultura retejo AgWeb, pli ol duono (54%) da enketitoj diris, ke ili ne subtenas tion, ke Trump igas tarifon kiel intertraktan ilon.


La inklino de Trump al tarifoj precipe nervozigis multajn usonajn kamparanojn. "La potencialo de damaĝo estas grandega," diris respublikana reprezentanto Dan Newhouse de Vaŝingtono, granda eksporta ŝtato. "Estas limo al kiom ni povas konsumi enlande. Ni bezonas ĉi tiujn eksterlandajn merkatojn por pluvivi."


Laŭ esplorado de la Usona Departemento pri Agrikulturo, la unua komerca milito komencita de Trump jam kaŭzis perdon de pli ol 27 miliardoj da usonaj dolaroj en eksportado de agrikulturaj produktoj. Sojfaboj okupas ĉirkaŭ 71% inter ili. Ĉinio komencis importi pli da sojfaboj el Brazilo, kaj usonaj sojfabaj farmistoj ankoraŭ ne reakiris sian merkat-porcion.


Ĝis nun, la agoj de Trump en sia dua oficperiodo igis aliajn landojn postuli revenĝajn tarifojn de ĉirkaŭ 27 miliardoj da usonaj dolaroj en agrikulturaĵaj eksportoj, laŭ la Federacio de Usona Farma Buroo. Farmistoj ankaŭ estos subpremitaj pro la tarifoj pri importado de kemiaj sterkoj, kaj ŝtalo kaj aluminio uzataj en farmaj maŝinoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng
























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Librejo sur montopinto en yunnan-a vilaĝo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat