Sur montopinto en la urbo Lushui en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, troviĝas la vilaĝo Yangpo, kies nomo signifas "la unua vilaĝo atingita de sunlumo" en la lisu-a lingvo. La vilaĝanoj dum longa tempo vivis relative izolitaj de la mondo kaj en malriĉeco. Nuntempe, la vilaĝo ne nur forlasis malriĉecon, sed ankaŭ trovis vojon al prospero. Lokanoj enspezas el turismo kaj vivas en renovigitaj domoj multe pli komfortaj kaj sekuraj. La agrikulturaj produktoj kaj manartaĵoj de la vilaĝo estas vendataj al aliaj lokoj kaj enspezigas lokanojn. Jen kelkaj bildoj, kiuj montras la staton de la vilaĝo nuntempe.
Lokanoj amuziĝas kun poŝtelefonoj en la manoj. Nuntempe interreto estas populara en la vilaĝo.
Avino kaj nepo iras sur la renovigita vojo, kiu ligas la vilaĝon al la urbo.
Etnaj muzikistoj koncertas en la loka kafejo.
Vizitantoj povas gustumi kaj aĉeti lokan alkoholaĵon el rizo.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat