La kafo produktita en la ĉina provinco Yunnan fariĝis pli populara en la lastaj jaroj. La loka klimato estas favora al kulturado de kafoplanto kaj esploristoj disvolvas novajn variaĵojn por pli bone profiti la potencialon de la provinco en tiu sektoro. Fine de marto mi havis la ŝancon viziti kafokampon kaj kafofabrikon en Nujiang-a Lisu-a Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan, loko spertanta grandan progreson en produktado de kafo.
Maŝinoj muelas kaj pakas rostitan kafon.
Veninta el Alta Mogiana, regiono de Brazilo fama pro sia kafo, mi vizitis kafobienon kaj kafofabrikon de Yunnan kiel reveno al infaneco, kun la agrabla odoro de kafo. Sed la gusto de yunnan-a kafo estas pli simila al tiuj de kafoj el aliaj regionoj de Brazilo, kiel Cerrado kaj Amazonio. La kafo de mia devenloko estas el klimato ne tiom varma, sekve ĝi havas alispecan guston.
Kafoberoj kaj kelkaj malsamaj kafoproduktoj disvolvitaj surloke
Alia surprizo estis rimarki kiom evoluinta estas la kafoindustrio en Yunnan: Dum en Brazilo tiu industrio stagnis en produktado kaj vendado de beroj aŭ pulvoro, en Yunnan oni senĉese disvolvas novspecajn kafoproduktojn, kaj mi miris pri tio, ke en vendejo de lokaj produktoj oni povas trovi dekojn da malsamaj produktoj el kafo. Beroj kaj pulvoroj por prepari kafon estas disponeblaj en malsamaj versioj, kun ŝanĝoj en la preparprocezo, mi eĉ trovis kafoberojn, kiuj sorbis mielon por havi unikan guston. Aldone al la trinkaĵo, oni ankaŭ disvolvis aliajn produktojn el kafo, inkluzive de biskvitoj tre bongustaj. Kiam mi revenis al Pekino, mi kunportis plurajn pakojn de kafo en mia valizo.
Kafoberoj kreskas en arboj plantitaj ĉe deklivo de monto.
La novigo en yunnan-a kafoindustrio ŝajnas al mi kombino de la politikoj de Ĉinio stimule al novigo; la granda konkurenco en la ĉina merkato, kiu premas la produktistojn investi en disvolvado de unikaj produktoj; kaj la postulo de la ĉina merkato pri kafo por produktoj pli kompleksaj, kun malsamaj aromoj kaj gustoj. En Brazilo homoj kutime diras al kelnero la vorton "kafo" por ricevi nigran kafon, aŭ diras "pingado" aŭ "média" por ricevi kafon kun lakto. Sed en ĉinaj kafejoj estas tiom da elektebloj, ke mi ofte ne scias kion peti, kaj foje pridemandas min: "Ĉu ne eblas peti nur 'kafon', kiel oni faras en Brazilo?" Iel ajn, la evoluo de kafoindustrio en Ĉinio estas vere impresa.
Pluraj kafoproduktoj, kun malsamaj gustoj kaj aromoj, disvolvitaj surloke
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat