En la vilaĝo Yangpo de la urbo Lushui en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, troviĝas bela librejo, kiu famiĝis en ĉinaj sociaj retejoj kaj allogis multajn turistojn al la vilaĝo por fotiĝi tie. La librejo estis desegnita por profiti la deklivon de la monto por doni al vizitantoj privilegian rigardon de la ĉirkaŭa pejzaĝo kaj ankaŭ havas grandegajn fenestrojn por profiti sunlumon kaj eviti konsumadon de elektro.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat