Teksaĵoj de la etno Dulong: Nemateria kultura heredaĵo

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 8, 2025

En la loĝkvartalo Tuanjie de Nujiang-a Lisu-a Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio vivas pluraj homoj el la etno Dulong, fama pro sia tradicio teksi belegajn tapiŝojn kaj vestaĵojn laŭ ilia tradicia tekniko. Antaŭ nelonge, tiu nemateria kultura heredaĵo estis minacata de la malriĉeco en la regiono, kiu stimulis migradon al lokoj kun pli bonaj ekonomiaj perspektivoj, kaj de la populariĝo de industrie faritaj teksaĵoj, kiuj estas pli bonprezaj. En la laboro por malaperigi malriĉecon en Lisu, la loka registaro priatentis la potencialon de lokaj nemateriaj heredajoj kaj tradiciaj scioj, en momento tre oportuna: la dulong-aj teksaĵoj estas faritaj de naturaj kaj mediamikaj fibroj kaj tinkturoj, do ili ne nur estas bonkvalitaj, sed ankaŭ bonaj por homa sano kaj por la medio.


Dulong-a brodistino laboras.


Dulong-a brodistino laboras.


La disvolvo de turismo kaj retkomerco en Nujiang faciligis la vendadon de produktoj teksitaj de lokaj brodistoj, kaj lokaj brodistinoj sukcesas vendi siajn produktojn en interreto kontraŭ prezo multe pli bona, enspezante pli. Subtene de la loka registaro, estis kreita Dulong-a Teksaĵa Reva Industria Kompanio Limigita, kun la defio heredigi tiun teknikon kaj kreskigi la enspezon de lokaj brodistoj. La kompanio disvolvis plurajn strategiojn kaj partnerecojn por popularigi kaj kreskigi la vendojn kaj enspezon de tiuj teksaĵoj. Interalie, ĝi kreis novan produkton: Pupoj faritaj el dulong-aj teksaĵoj, kiuj per partnereco kun la kafeja firmao Starbucks estis disvenditaj eksterlande kadre de la iniciato "malkovru la belecon de Yunnan".


Modernstilaj vestaĵoj faritaj el tradiciaj dulong-brodaĵoj


Mansakoj, monujoj kaj kajeroj kun tradicia ŝablono de dulong-brodado


Krome, la kompanio lanĉis serion da mansakoj por virinoj. Laŭ dulong-a tradicio, ĉiu teksaĵo konsistas de malsamkoloraj strioj, sed oni interŝanĝas la kolorojn, la ordon de la koloroj kaj ankaŭ la dikecon de strioj, tiel ke ĉiu peco de teksaĵo estas unika. Sekve, ĉiu valizo brodita tie estas ankaŭ unika, ĉar alia valizo havos malsaman ŝablonon. Tio konformas al postulo de nuntempaj konsumantoj pri ekskluzivaj produktoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Miljara arbo en Yunnan - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat